Ludu

En la E-komunuma parto de la 515-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org  ni prezentas mallongan interparolon kun Marek Blahuš el Ĉeĥio pri lia nuna laboro kaj okupoj ligitaj ankaŭ kun Vikipedio. Ĝuste hodiaŭ oni solenas la 15-jariĝon de ĉi tiu strukturo, sen kiu preskaŭ neimagebla estas nun la Interreto. Krome ni informas pri serĉado de fremdlanda redaktoro por la E-retejo de „El Popola Ĉinio” kaj pri E-esperanta-eŭska vortaro. Komencaj kulturaj informoj sciigas pri sensacia malkovro de 15-jarcentaj dokumentoj en la pola urbo Gniezno kaj pri preparata por la maja Nokto de Muzeoj ekspozicio konsistanta el konservitaj historiaj objektoj retrovitaj sur la batalkampo de Grunwald (1410). En la fino ni invitas por leterkesta renkontiĝo. La komencaj kulturaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”.