Ludu

La heroo de la felietono pri koninda polo en ka 513-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org  estas Henryk Sienkiewicz, pola verkisto, Nobel-premiito i.a. la aŭtoro de la historia romano „Quo Vadis”, kiun en Esperanton tradukis Lidia Zamenhof. La 2016-a estas en Pollando aparte al li dediĉita lige kun la pasantaj nunjare liaj naskiĝ- kaj mortodatrevenoj. La komenca kulturkroniko informas pri la Interesa Ekspozicio pri Ligna Konstruarto kaj solene inaŭgurota post unu semajno Kultura Ĉefŭrbo en Vroclavo. En E-komunumaj aktualaĵoj ni retrorigardas al la riĉa programo de la pasintjara Zamenhof-Tago en Hispanio kaj memorigas pri la limdato por kandidatoj je nova redaktoro de „Esperanto”-revuo. Muzike akompanas nin Jonny M per la kanzono „Hodiaŭ” el lia KD „Regestilo”. La komencaj kulturaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”. Same paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubkriko „Felietonoj” estas la teksto pri Henryk Sienkiewicz.