Ludu

Komence en la 507-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia aktualaĵo rilatas al la internaj aferoj de Pollando kaj perspektivoj de kunlaboro kun la Eŭropa Parlamento. La kulturkronika temo raportas pri renovigo de interesaj kaj gravaj dokumentoj, kiujn kolektis polaj monaĥoj, bonafratuloj.  E-komunumaj informoj rilatas al preparoj al la 101-a UK en Nitro, Slovakio. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. La tekstoj de la aktualaĵo, kulturkronika temo kaj de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”. En Leterkesto audiĝas fragmente la slovaka popola kanto „Mia lando ĉarma” devenanta el la KD „Kantoj de l’Popolo” eldonita de Kava-Pech.