Ludu

 

En la komenco de nia 504-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ni prezentas la komunikon de la Pola Defendministerio reage je bruaj amaskomunikilaj informoj pri onidira deziro de Pollando disponi pri nuklea armilaro. Ni informas pri la rezultoj de la dana referedumo konfirmanta la deziron de danoj esti ekster la eŭropuniaj sistemoj de la internaj aferoj kaj justico. Krome ni informas pri libroj ĉiam pli ofte aĉeteblaj en polaj superbazaroj.  Nia sciencbultena temo rilatas al la avantaĝoj de komuna kantado. Hodiaŭ ni prezentas la laŭvican fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Kelkaj el la komencaj informoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.