La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Jan Matejko, pentristo kaj desegnisto ligita kun Krakovo, la plej elstara reprezentanto de la historia fluo en la pola pentroarto. Nunjare ni solenis lian 177-an naskiĝdatrevenon kaj 122-an datrevenon de la morto. Matejko estas unu el la plej alte taksataj pentristoj en la historio de la pola arto, kreinto de la nacia skolo de la historia pentrado. Ĝi plenumis apartan rolon en la ŝtato senigita je politika suvereneco sekve de la dispartigaj traktatoj (rusa, prusa kaj aŭstra) el la jaroj 1772-1795. Bildigante la iaman grandecon de la Respubliko kaj gloron de ĝia militistaro Matejko formis korojn kaj mensojn de poloj, revenigante al ili kredon pri la renaskiĝo de la sendependa Patrolando. Kiel la unua li atribuis altan rangon al la historia pentroarto, vaste fasinis per ĝi la socion manifestinte sur la internacia areno altan nivelon  de la pola arto kaj akrinte la plej altajn distingojn dum internaciaj ekspozicioj. Kiel membro de multaj prestiĝaj Akademioj kaj Artinstitutoj li prenis lokon en la vico de la plej elstaraj eŭropaj pentristoj de la 2-a duono de la 19-a jarcento. En la familia domo de Matejko regis pola, patriota etoso malgraŭ tio, ke la patro havis ĉeĥajn radikojn kaj la patrino devenis el poligita germana familio. Du fratoj de Jan Matejko batalis dum Printempo de Popoloj en Hungario, poste en la Januara Insurekcio. En esenca maniero la imagopovon kaj interesiĝon de estonta pentristo influis lia frato Franciszek, scienca laboranto de la Jagelona Universitato. Ne sensignifa estis la etoso de la hejmurbo Krakovo, ĝiaj historiaj objektoj radikantaj en la Mezepoko, la nacia sanktejo sur Wawel-altaĵo kun la Reĝa Kastelo kaj tomboj de la polaj reĝoj en la katedralo kaj relative granda, kompare kun la aliaj aneksitaj partoj de la lando, libereco por kultivi naciajn tradiciojn. Havante 13 jarojn en 1852 Jan Matejko komencis studojn en la krakova Akademio de la Belartoj. Liaj studinteresiĝoj estis jam tiam klare difinitaj. La sekvan jaron li pentris sian unuan historian tolaĵon „Caroj Ŝujski antaŭ la reĝo Sigismundo la 3-a”. Siajn historiajn konojn Matejko senĉese profundigadis studante verkojn de malnovaj kronikistoj. Sian pasion de desegnisto-dokumentisto li flegis skizante la bildojn de polaj reĝoj kaj princoj, antikvaĵojn de la krakova arkitekturo, skuptarto kaj artmetioj. Jan Matejko akirinte stipendion en 1858 daŭrigis studojn en la Akademio de Belartoj en Munkeno. Tie li fasciniĝis pri la historia  pentroarto de franca artisto Paul Delaroche. Poste mallonge Matejko studcele vizitis Vienon. La ideologia kaj arta siluetoj de Matejko maturiĝis komence de la 60-aj jaroj ene de la krakova bohemianaro inter junaj artistoj, verkistoj kaj historiistoj. Unu el siaj plej elstaraj pentraĵoj „Stańczyk” li kreis en 1862 havante apenaŭ 24 jarojn. Stańczyk, la reĝa distrulo personigas la politikan enpensiĝon kaj solecon pri la politikaj konsekvencoj de la perdo de larandregiona fortreso en Smoleńsk dum la milito kontraŭ Moskvo en 1514. La grandformataj oleaj pentraĵoj de Matejko i.a.  „Prediko de Skarga” (224 je 397 centimetroj), „Rejtan. La falo de Pollando” (282 je 487 centimetroj), „Batalo apud Grunwald” (426 je 987 centimetroj) impresas ne nur per pentrista majstreco, sed ankaŭ kvazaŭ kameraa/filmista prezento de la historio. Liajn pentraĵojn formas komponaĵoj prezentantaj unuaplane plurpersonajn figurojn, ofte laŭ panorama spektro. Karakterizas ilin profunda esprimo, patoso eĉ. La bildojn karakterizas elstara drameco en la prezento de kompleksaj scenoj, kiel ankaŭ en la prezento de individuaj sintenoj, gestoj, efektaj, intensaj koloroj. Frapas la ekspresipleno de fizjonomiaj kaj psikaj trajtoj. La programan ciklon de monumentecaj tolaĵoj de Matejko – el inter kiuj du trovigas eksterlande. En Vatikanaj Muzeoj „Jan Sobieski apud Vieno” kaj „La morto de Przemysław en Rogoźno” en Zagrebo – kompletigas dekoj da malpli grandaj pentraĵoj kaj portretoj. Ankoraŭ antaŭ la 30-a vivojaro Jan Matejko akiris internacian famon kaj rekonon. Francaj kritikistoj kalkulis lin al la plej elstaraj kreantoj de la historia pentroarto en Eŭropo. La unuan internacian sukceson Matejko enkontiggis en 1865 dum la ĉiujara Pariza Salonego akirinte oran medalon pro „Prediko de Skarga”. Du jarojn poste dum la Monda Ekspozicio en Parizo Matejko ricevis la oran medalon de la 1-a klaso pro la tolaĵo „Reytan en la varsovia sejmo 1773”, kiun aĉetis la imperiestro de Aŭtrio Francisko Jozefo. Jan Matejko regule partoprenis ekspoziciojn organizatajn de Societo de Amikoj de Belartoj en Krakovo kaj Lvovo, Varsovio. Plurfoje li ekspoziciis eksterlande en Parizo, Vieno, Berlino, Budapeŝto, Londono, Petersburgo. Inter multaj distingoj ricevitaj de Matejko menciinda estas la franca Honora Legio, la aŭstra „Kunstmedaille”, la aŭstra imperiestra medalo „Pro litteris et artibus”, la vatikana Komandora Kruco de la Ordeno de Pio la 9-a. Samtempe la pozicion de Matejko kiel unu el la plej elstaraj pentristoj de la tiama Eŭropo konfirmis la membreco en multaj prestiĝaj institucioj,  kiel la franca Akademio de la Belartoj kaj Franca Instituto, Belarta Akademio en Berlino, la Rafaella Akademio en Urbino, Viena Pentrista Skolo. La rekonon de poloj por la Matejko emfazis la solenaĵo en Krakovo, dum kiu la urboprezidanto enmanigis al Matejko sceptron kiel simbolon de lia spirita regado en la nacio en la senreĝa tempo. En 1873 Jan Matejo ricevis la postenon de direktoro de la krakova Akademio de Belartoj, kiun li plenumis ĝis la vivofino. Al liaj disĉiploj apartenis tiom renomaj kreantoj de pola modernismo kiel Jacek Malczewski, Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer. Matejko postlasis grandegan artan heredaĵon, en kies konsiston eniras pli ol 300 oleopentraĵoj, portretoj, tolaĵoj kun historia, religia, alegoria enhavo kaj kelkcent desegnaĵoj kaj krokizoj. Li mortis havante nur 55 jarojn. Liaj lastaj vortoj estis „Ni preĝu favore al la Patrolando”. Liaj sepultaj solenaĵoj okazis akomapnite de la sonoj de la Sigismuna Sonorilego, kaj en la funebra marŝantaro al la familia tombo en Krakovo asistis miloj da krakovanoj.

El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara