Ludu

En la 501-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org unualoke ni peras tre tristan informon  pri la forpaso de nia redakcia kolego, la pioniro de la profesia E-radiofonio, red. Jerzy Uśpieński. Al lia profesia heredaĵo ni referencas ankaŭ komence de la leterkesta renkontiĝo en plimulto plenigita de gratulmesaĝoj lige kun la 500-a E-programo de Pola RetRadio. La heroo de la felietono hodiaŭa pri koninda polo estas profesoro Adolf Beck. Komence niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la prilaborata registro de porpetaj kapeletoj en Pomeria Regiono kaj pri interesa ekspozicio en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) dediĉita al la ora epoko en la nederlanda kaj flandra pentroarto. E-komunume ni notas la unuan sukcesan skajpan kunsidon de UMEA, faka asocio de UEA. La tekstoj de la kulturaj informoj kaj de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭsulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.