Ludu

En la 495-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al la varsovia Tombo de Nekonata Soldato, en la kunteksto de ĝia ĵusa 90-jariĝo kaj pasonta la 11-an de novembro pola nacia festo, Festo de Sendependeco. Nia komenca kulturkronika informo rilatas al interesa ekspozicio rigardebla ĝis la mezo de decembro 2015 en Collegium Polonicum en Słubice kaj dediĉita al Karl Dedecius. La E-komunuma informo memorigas pri la okazonta fine de novembro Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo. Denove en la fino de la programo aŭdiĝas leterkesta programero, en kiu i.a. ni citas el la pensiga letero de nia brita aŭskultanto pri migrantoj aŭ rifuĝintoj. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo. La felietonon akompanas muzika citaĵo el Fantasie-Impromptu in cis-moll (Do-dies’ minora) de Frederiko Chopin. Kaj ene de la elsendo kantas Ĵomart kaj Nataŝa pri „Reva vojaĝo” devenanta el ilia KD „Amu min”.