Ludu

En la 484-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenca kulturkroniko ni informas pri la unua solenata la 2-an de oktobro 2015 Tago omaĝanta la Civilan Loĝantaron de Varsovio dum la Varsovia Insurekcio 1944. Sekve ni sciigas pri la komenciĝinta la 1-an de oktobro en Varsovio 17-a Internacia Pianista Chopin-konkurso. Kun Tobiasz Kaźmierski ni interparolas pri la finiĝinta lastdimanĉe en Poznano ARKONES. La programon finplenigas leterkesta renkontiĝo. En ĝi ni utiligas fragmente la koncertan surbendigon de Zuza Komarnicka. Unu el la koncertaj kanzonoj de Ĵomart kaj Nataŝa akompanas nian interparolon kun Tobiasz Kaźmierski. Temas pri la pola furorkanzono de Seweryn Krajewski kaj la grupo „Ruĝaj Gitaroj”. La tekstoj de la kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Aparte en la rubriko Antaŭ la Mikrofono estas aŭskultebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto kun specimeno el la koncerta surbendigo de Ĵomart kaj Nataŝa.