Parolante pri Trzebiatów en la nordokcidenta Pollando mi menciis la nomon de princino Anna Maria laŭdevene Czartoryska,  kiu estante la edzino de la virtemberga princo Frederiko Eŭgeno vigligis la kulturan vivon de la urbo. Post la divorco kaj reveno al la  lando ŝi famiĝis kiel kunkreantino de fama,  romantika rezidejo en Pollando – Puławy, en la 18-a/19-a jarcentoj centro de la kultura kaj scienca, ne laste politika vivo de Pollando. Kaj ĝuste Puławy estas nia nunsemajna celloko. Iam centro de la kultura vivo, nun centro industria, scienca kaj turisma.  Sed pli frue…..

La setlado en la ĉirkaŭaĵoj de Puławy komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ  naŭ jarcentoj. Tiutempe la tereno estis surkreskita de densaj prarabaroj kaj unusola trafikvojo estis la rivero Vistulo. Ĝuste ĝi logis homojn, kiuj ambaŭborde setliĝadis establante siajn loĝlokojn. Multaj el ili kreiĝis ĝuste en la ĉirkaŭaĵoj de la nuna Puławy. Por ĝiaj sortoj ne sensignifa estis la disfloro en la 2-a duono de la 17-a jarcento de la proksima urbo Kazimierz Dolny. Puławy mem fariĝis magnata propraĵo pasante de unu al la alia familio. Fine de la 17-a jarcento ĝi fariĝas la propraĵo de Sieniawski-familio,  kiu konstruigis tie pompan defendokastelon. Tio ŝajne estis la decida momento por la estonta evoluo de Puławy. Post la detruo dum la sveda invado la kastelo estis transformita en palacon fare de la filino de hermano Sieniawski Izabela, kies dua edzo fariĝis princo August Czartoryski. Fine de la 18-a jarcento ili porkonstante ekloĝis en Puławy. Ĝuste en tiu periodo  Puławy superbe disfloris kiel centro de la kultura, literatura, societa – kaj poste politika vivo de Pollando.
Princo Adam Czartoryski dotita per enormaj talentoj estis homo funde kaj altgrade klera. Li estis poligloto kaj liaj oftaj eksterlandaj vojaĝoj proksimigis lin la la kulturo kaj civilizacio de aliaj nacioj. Arto kaj scienco trovis en li eksterordinaran mecenaton, kiu per favora protekto ĉirkaŭprenis logitajn tie artistojn, literaturistojn kaj poetojn. Sed la princo multe meritiĝis ankaŭ sur la kampo de la socia kaj politika laboro. Lia edzino ne estis same klere edukita, sed ŝi kapablis forigi tiujn mankojn per sia aŭtodidakta laboro.  Ambaŭ ne nur protektis verkistojn kaj literaturistojn, sed ankaŭ mem verkis. Ŝi ia. skribis popularan historion de Pollando dum la princo la unuan historion de la pola literaturo. Ankaŭ iliaj infanoj estis talentodotiaj, la menciita Anna Maria, ia.  la aŭtorino de la unua pola romano “Malwina”. Geprincoj zorgis pri la eduko de ĉiuj infanoj, inkluzive vilaĝajn – tamen evidente la ĉefan atenton donante al la propraj infanoj kaj tiuj de aliaj magnataj familioj, kiuj direktis ilin al Puławy poreduke. La instruado estis okazanta tie sub la gvido de elstaraj eŭropaj sciencistoj. En la palaco floris la politika, scienca kaj kultura vivo. Je la tuta Pollando radiis de ĉi tie la amo al la patrujo, post la falo de Pollando ĉi tie koncentriĝis la politika vivo. Lime de la 18-a kaj 19-a jacento ne senkaŭze oni epitetis Puławy kiel la Polajn Atenojn.
Bedaŭrinde fine de la 18-a jarcento grandajn perdojn kaŭzis  la venintaj tien post la bataloj apud Zieleńce kaj Dubienka 20-milaj rusaj trupoj, du jarojn pli poste kozakoj de Suworow. Post tiuj ĉi eventoj princino Izabela Czartoryska ordonis konstruigi – apud multaj aliaj objektoj de la malgranda arkitekturo en la palaca parko – Sanketejon de Sibilla, kiu rolis kiel la unua en Pollando muzeo de la naciaj memoraĵoj; similan rolon plenumis ankaŭ la pli posta Gotika Dometo.

Komece de la 19-a jarcento Puławy trifoje gastigis la rusan caron Aleksandron – samaĝulon kaj amikon de la filoj de la princa paro Adam  kaj Konstanty. Gasto en la palaco de Czartoryski-familio estis ankaŭ reĝo Frederiko Aŭgusto kune kun la edzino. La finon al la brila periodo de Puławy metis la novembra insurekcio de la 1831-a jaro.  Puławy estis sieĝita kaj bombardita de la caraj trupoj. Pro la mistera sortokoincido la rusajn trupojn komandis princo Adam Wirtemberg, la filo de princino Anna Maria Czartoryski,  kiu post la divorco estis forprenita de la patrino kaj subigita al la prusigado. La vivoverko de Czartoryski-princoj estis detruita kaj iliaj havaĵoj konfiskitaj de rusoj. Muzeaj kolektoj parte savitaj estas nun admireblaj  en la krakova Czartoryski-familia Muzeo. La palaco fine –  post variaj sortoj fine de la 19-a jarcento estis transformita en Instituton pri la Kampara Mastrumado kaj Arbaristiko, kiu post la 1-a mondmilito rolis kiel Ŝtata Instituo pri la Kampara Mastrumado. En aŭgusto de la 1920 jaro Puławy la laŭvican fojon fariĝis centro de la pola politiko. Dum la pola-bolŝevista milito ĝuste en Puławy kreiĝis la definitiva plano, decidinta pri la venko de Pollando.

La 2-a mondmilito kaŭzis multajn detruojn en Puławy kaj la postmilita rekonstruo sekvis iom lame. Decida por la plia evoluo estis la 1960-a jaro kiam oni decidis loki tie Azotan Fabrikon, kiu spronis rapidan kaj dinamikan evoloun de la urbo. Dum 20 jaroj la nombro de ĝiaj loĝantoj kreskis kvaroble. Tamen oni sukcesis konservi tradicion, ligi novajn urboplanajn solvojn kun la historia parto de la urbo. Transdaŭris la sciencaj tradicioj de Puławy kiel centro de agronomiaj sciencoj. En Czartoryski-familia Palaco sian sidejon havas Instituto pri la Kultivado, Sterkado kaj Grundoj, en la palaco de Anna Maria Czartoryski oni esploras la abelbredadon, kaj ĉe la Azota Fabriko kreiĝis Instituto pri la Artefaritaj Sterkoj.

Pitoreska urbo Puławy situanta dekstraborde de Vistulo kun unika palaca-parka komplekso logas senĉese turistojn kaj naturamantojn. Ni aldonu, ke en Puławy sian nestolokon elektis iu el la strikte protektitaj vespertospecioj. En la kovoperiodo troviĝas tie eĉ 300 femaloj. Ĝuste tio povas kaŭzi, ke Puławy troviĝos estonte sur la listo de la eŭropunia programo “Natura 2000”, te.  programo de ekologie protektataj terenoj.

 El la elsendo 03.07.2015. Legas Barbara