Ludu

Nieborów kaj Arkadia estas la lokoj, al kiuj ni invitas per la nunsemajna felietono pri Vizitindaj Lokoj. Komence de la 437-a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasanta la 8an de majo 2015 70a datreveno de la finiĝo de la 2a mondmilito. Ĉi-tiun informon akompanas citaĵo el la kanto de Katarzyna Gaertner kaj Ernest Bryll „Revenos knaboj el milito…..”. En la kultur­kroniko ni informas pri la ĵus disponigita muzeo de Żabiński-vilao en la varsovia ZOO-ĝardeno, en kiu saviĝis dummilite ĉirkaŭ 100 judoj. Krome ni informas pri la venont­semajna festivalo de Wojciech Kilar en Gorzów. Ni citas el la komponaĵo de Kilar „Montarana danco”. Nia felietono pri vizitinda Pollando kondukas al Nieborów kaj Arkadia en la centra Pollando. Ne leterkesto, sed interparolo kun Michał Kozicki el Poznań-Universtato de Adam Mickiewicz finas la lastan ĉi-semajne E-elsendon. La kultur­kronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.