Kun nia kolego Maciej Jaskot ni interparolas pri diferencoj en la konceptoj rilatantaj al la parola lingvo. Ĉu sole kono de la vortsignifoj ebligas interkomprenon, kio estas lingvokodo. Unuvorte ni interparolas pri la lingvofenomenoj, kiujn ni ĉiutage frontas en la diverslingva  komunikado. El la elsendo 26.05.2015