Ludu

En la 423-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas felietonon el la ciklo pri konindaj poloj, 9-persona Ulm-familio, kiu per sia vivo pagis la klopodojn savi judojn kontraŭ certa germana ekstermo dum la 2-a mondmilito. La komenca kulturkroniko alportas informojn pri Krakovo kaj Vroclavo en la Pariza Librofoiro kaj pri nova centro de la japana sporto kaj kulturo en Lodzo. E-komunume ni referencas al la pasonta dimanĉe Monda Tago de Akvo kaj Esperantlingva mesaĝo tiuokaze de Ligo de Bona Volo: http://www.paivanetto.com/index.php/esp/artigo?cm=98816&cs=100&utm_source=Personal&utm_medium=email&utm_campaign=expansao. Ĉu nur du aŭ eble tri orienttimoranoj povos gasti dum la someraj E-eventoj en Eŭropo? Jen la sekva temo kaj fine informo pri la plej nova libro de HORI Jasuo el Japanio kun poemoj pri la lasta granda katastrofo en ĉi tiu lando. Fine aŭdiĝas Leterkesto. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Printempon ni bonvenigas en la akompano de samtema kanzono de Miŝo Zdravev.