Ludu

La 418-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org denove proponas rekontiĝon kun E-literaturo. Temas pri laŭvica fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En informa parto ni sciigas pri la hodiaŭ okazinta kunsido en la pola Senato de la Parlamenta Grupo Subtenata Esperanton kaj pri tunelo sub Świnoujście ligonta ĉi tiun surinsulan polan urbon kun la kontinento. Temoj de la pola gazetaro traktas kontraŭplagiatan programon por lernejoj, tabakfumadon inter junuloj kaj malpermeson preĝi en lernejo. En la scienca bulteno ni donas la atenton al bonefika, vivlongiga perioda fasto. Muzike akompanas nin Morice Benin per fragmento de sia kanzono “Homa Blovo” el la KD “In-Spir’” eldonita de Vinilkosmo. La informoj de la elsendo estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”.