Ludu

Karolina Lanckoroński estas la ĉefheroo de la felietono pri koninda polo en la 413-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca kulturoniko ni informas pri la 100-jara jubileo de la Nacia Filharmonio en Łódź kaj pri laŭvica pola urbo, Szczecin kies loĝantoj povas konatiĝi kun la bildo de Rembrandt “Mizerikorda Samaritano”. La E-movadaj informoj rilatas al la premio por prof. Federico Gobbo veninta el Seulo kaj al la impona radia reklamkampanjo pri Esperanto antaŭ nova studenta sesio en Hungario. Mallonga leterkesta renkontiĝo – en kiu aŭdiĝas fragmente la kanto de Kapriol’ “Jen forira moment’” el la KD eldonita pasintjare de Vinilkosmo – finas la elsendon. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.