Ludu

La komenca ĉefinformo de la 415-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas la porokaza mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokowa lige kun la sabata Tago de la Gepatra Lingvo. En la sekvanta kultura kroniko ni informas pri interesa ekspozicio en la sudorienta Pollando ligita kun la funkciantaj en la regiono vitrofandejoj, pri trezoro de antaŭ 3 kaj duona mil jaroj retrovita ankaŭ en la sama regiono. La omaĝobelisko al pola poeto Kazimierz Przerwa-Tetmajer [kazimjeŝ pŝerva-tetmajer] estas la okazo memorigi iun el liaj poeziaĵoj en la traduko de Antoni Grabowski. Per la nekrologa rememoro ni adiaŭas Honoran Membron de UEA kaj de la Kanada E-Asocio, Stevens T. Norvell. Fine aŭdiĝas tradicia Leterkesto. La kulturkronikaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj. Bonvolu uzi kaj diskonigi ĉi tiun servon unuavice inter lingvo­lernantoj, krome ankaŭ inter klubaj aŭ grupaj konatoj, kiuj ne havas ankoraŭ kuraĝon paroli Esperanton.