Ludu

Zamenhof-Tago delonge estas solenata i.a. kiel Tago de E-libro. Lige kun tio en la 396-a E-elsendo ĉe www.pola-reradio.org aŭdiĝas literatura programo, kadre de kiu aŭdiĝas la 15-a fragmento de la romano”Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Nia antaŭ­mikrofona gasto estas hodiaŭ Maciej Jaskot, kiu dividas kun ni siajn impresojn pri lingvistika konferenco, kiun fine de novembro li partoprenis en Parizo. Komence ni krome mallonge informas pri la antaŭfesta butikumado de poloj. Tiu informo estas aparte legebla kaj aŭkultebla en la rubriko “Novaĵoj” . En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas ekster la elsendo interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. Muzike akompanas nin hodiaŭ Georgo Handzlik dankante al D-ro Ludoviko pro la lingvo Esperanto.