Ćwiklice [cviklice], la vilaĝo en la sud-okcidenta Pollando povas fieri pri longa historio, ĉar la unua mencio pri ĝi devenas el la 1326-a jaro. La plej novaj arkeologiaj esploroj konfirmis, ke en la 14-a jarcento troviĝis ĉi tie malgranda nobela defendburgo. En la 19-jarcenta verko pri la nomoj de la sileziaj loĝlokoj la nomo Ćwikilice estas kalkulita kiel la plej malnova. Laŭ germana lingvisto Heinrich Adam ĝi deriviĝas de la pola vorto „ćwikła” [cvikŭa], kiu signifas ruĝan beton kun kreno, ĝis hodiaŭ popularan aldonaĵon al viando kaj viand­galeterio.

Tamen ne la nomo logas nin ĉi tien, sed la loka ligna preĝejo, en kiu en la ĵusaj tagoj finiĝis la plimulto de la konservistaj kaj renovigaj laboroj post la inunda ruiniĝo antaŭ kvar jaroj.

La preĝejo de sankta Marcin (sankta Marteno) estas unu el la plej valoraj kaj plej malnovaj ĉi-specaj objektoj en la regiono. Dum la restaŭraj laboroj evidentiĝis, ke ĝi estas 100 jarojn malpli nova ol supozite kaj estis fin­konstruita en la 1466-a jaro. Konfirmis tion dendrologia ekspertizo de specialisto pri religia arkitekturo, dank’ al kio estis identigita la aĝo de la lastaj lignotrunkoj uzitaj por la konstruado. La preĝejo havas fundamentojn el la kverka ligno; por ĝiaj muroj kaj tegment­skeleto oni uzis lignon abian. La tuta konstru­procezo daŭris tri jarojn. Ĝi estis origine konstruita kiel gotika preĝejo, tamen dum la jarcentoj okazis en ĝia arkitekturo multaj ŝanĝoj. En la 18-a jarcento ĝi estis alikontruita, la ŝanĝoj el la limo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj damaĝis la originan formon.

Okaze de la kvarjaraj laboroj oni malkovris en la preĝejo de sankta Marteno subaltarajn kriptojn kun la restaĵoj de 13 personoj kaj nekonatajn ĝis tiam polikromi­aĵojn. Laŭ la surkribo sur la ŝtontabulo kovranta la eniron al unu el ili rezultas, ke inter la sepultitaj tie personoj estas la mortinta la 27-an de decembro 1670 juĝisto kaj reganto de Pszczyna [pŝĉina] Mikołaj Kozłowski [mikoŭaj kozŭovski], la posedanto de Ćwikilice. En alia kripto estis retrovita i.a. la korpo­restaĵoj de  Wacław [vacŭav] Zborowski, alia posedanto de Ćwikilce.

La gviditaj konservistaj laboroj ver­konformigis ne nur la daton de la kreiĝo de ĉi tiu historia objekto. Oni malkovris dum ili nekonatajn ĝis nun fragmentojn de malpli novaj pentrotavoloj. Sur unu el la muroj post malmunto de flankaltaro estis malkovrita fondo­polikromiaĵo sub kiu troviĝis pliaj tavoloj. Analizo de iliaj provaĵoj elmontris i.a. malakiton, malnovan pigmenton aplikatan en la Mezepoko.

Per la pentraĵoj estas kovrita preskaŭ la tuta interno de la preĝejo, la muroj kaj la volbo. Nun oni konstatis, ke la 18-jarcentaj polikromi­aĵoj estas je 50 jaroj malpli novaj kaj devenas el la 1726-a jaro. La lasta malkovro dum la restaŭraj laboroj rilatas al volba polikromi­aĵo el la 1882-a jaro subskribita de pentristo J. Kurda el la loko Żory [ĵori]. En la navo, la centra parto de la volbo, ĝi prezentas scenon pri la krono de la Pej Sankta Maria Virgulino, sub la turo bildigitaj estas instrumentoj de la Pasiono kun la tuko de Veronika.

En la preĝejo troviĝas tri malfrubarokaj altaroj. La ĉefa prezentas pentraĵon de la patrono, sankta Marteno, la aliaj estas dediĉitaj al Dipatrino kaj al la Krucumo. Atentinda estas la 15-jarcenta triptiko kun Dipatrino kaj Jesueto en flankkapelo kaj altareto de sankta Barbara sub la turo.

La fina interesa malkovro rilatas al retrovitaj en la preĝeja turo surskriboj pri la okazigitaj tie renovigaj laboroj. Nun al la datoj el la 1767-a  kaj 1837-a jaroj aldoniĝis tiu el la 2014-a.

Malgraŭ tio, ke la preĝejo de sankta Marteno en la lastaj tagoj estis solene redonita por la religiaj celoj la kredantoj kaj turistoj ankoraŭ povas en ĝi renkonti artkonservistojn. Daŭras la konservado de polikromiaĵoj, kio povas longiĝi ĝis tri jaroj. Turistoj sendube ne mankos, ĉar la preĝejo de sankta Marteno en Ćwiklice  troviĝas ĉe la itinero de la Ligna Arkitekturo de la silezia vojevodio.

El la elsendo 14.11.2014. Legas Barbara