Ludu

Nia felietona vizito tra Pollando kondukas al la loko Ćwiklice [cviklice] en la suda Pollando interesa pro la ligna preĝejo el la 15-a jarcento ĵus renovigita post la plaginta ĝin antaŭ 4 jaroj inundo. En la komenco de nia 387-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko kun informoj pri la 50-jariĝina Muzeo de la Jagelona Universitato en Krakovo kaj pri la Palaco sub Terglobo en Ŝĉecino ekde nun servonta ankaŭ al vasta publiko. E-informo rilatas al sukcesoj de TEJO en internacia kunlaboro. La elsendon finas leteresta renkontiĝo, en kiu fragmente ni memorigas dankesprime la kanzonon de Mélanie Prin “Morgaŭ”. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas teksto pri Ćwiklice – ankaŭ samtempe aŭdebla kaj legebla.