Ludu

Aleksandro Serafim el Brazilo estis nia antaŭmikrofona gasto dum la Bonaera UK. Hodiaŭ tiun interparolon ni proponas en la 381-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas kulturkroniko enhavanta informojn pri interesa ekspozicio en Krakovo dediĉita al la opera scenografio kaj la jam 100 benkoj en la loka parko Planty, al kiuj patronecas literaturistoj, ne nur polaj. Niaj E-informoj rilatas al la lasta Pupfestivalo en Japanio kaj la 25-jariĝo de la Templo de Bona Volo en la brazila ĉefurbo pasinta la 21-an de oktobro. La lastrilataj elektronikaj adresoj estas: http://www.boavontade.com/eo/ kaj esperanto@bonavolo.com. Rilate ambaŭ E-informojn ni metis novajn fotojn en nian Fotogalerion. Fine de la programo ni proponas leterkestan renkontiĝon. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. La interparolo kun la redakcia gasto estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.