Ĉiu el ni havas ŝatatajn lokojn en Pollando, kien volonte veturas ripozi kaj ofte ilin revizitas. En nia ciklo „Vizitindaj lokoj” ni klopodas ankaŭ proksimigi multajn el ili. Lastatempe la portalo wp.pl enketis preskaŭ 13 mil personojn pri 15 elektitaj de ĝi regionoj de Pollando.

Senkondiĉe venkis Mazurio, la geografia-kultura regiono en la nordorienta Pollando, por kiu voĉdonis 20 procentoj de la enketitoj. Temas sendube pri nu el veraj perletoj de la lando. Ĝia Mazuria Lagoregiono antaŭ kelka tempo ektroviĝis inter la finalandoj de internacia konkurso pri 7 Novaj Mirlokoj de la Mondo. Logas tien miloj da lagoj, puraj riveroj, densaj arbaroj sendepende de tio ĉu oni preferas aktivan ripozon aŭ silenton, trankvilon kaj mal­moviĝemon.

14 procentoj de la enketitoj voĉdonis por Bieszczady [bjeŝĉady], ankaŭ unu el la plej ravaj kaj sovaĝaj montaraj grupoj en Pollando en la sudorienta parto de la lando. Bieszczady apartenas al la okcidenta parto de la montoĉeno Orienta Beskidy, kiuj eniras la eksteran parton de la Orientaj Karpatoj. Tiu ĉi regiono estas unu el la lastaj en Eŭropo, kie daŭre eblas admiri veran malluman noktan ĉielon, kiu estas libera de la civilizaciaj lumoj.

Nur je unu procento malpli da ŝatantoj havas Tatry-montaro en la suda Pollando. Sendepende de la jarsezono Tatry-montaro logas turistojn dezirantaj persone admiri la tieajn vidindaĵojn kiel lago Morskie Oko, la pintojn Giewont aŭ Kasprowy Wierch. La troviĝante tie Zakopane de jaroj rolas kiel la vintra ĉefurbo de Pollando, unu el la plej bele situantaj urboj en la lando. Somere Zakopane estas elstara startoloko por vagi tra la plej altaj montoj de la lando, vintre ĝi transformiĝas en unu el la plej grandaj skiistaj centroj de Pollando.

Poloj amas ne sole montojn, sed ankaŭ la marbordon de Baltiko aparte dum la somera periodo. Tiu regiono – en la nordo de Pollando – akiris 9 procentojn de la voĉoj en la enketo de la portalo wp.pl. Krom valoroj strikte ligitaj kun la ĉemara ripozo turistojn atendas ĉi tie spirrabaj panoramoj, historiaj objektoj, insuloj, naturrezervejoj, vastaj orsablaj plaĝoj apartenantaj al la plej belaj en Eŭropo.

Po 7 procentoj akiris du regionoj en du malsamaj landopartoj: Kaszuby [kaŝuby] kaj Sudety. Kaszuby estas kultura regiono en la norda Pollando eniranta la konsiston de Pomerio. Difinata ankaŭ kiel Kaŝubia Svislando ĝi logas per preskaŭ 700 lagoj, pli ol 50 rezervejoj, arbaroj kaj riveroj. La alia regiono estas la montoĉeno Sudety en la sudokcidenta Pollando. Ĝi famas pro sovaĝa naturo, bonegaj turismaj itineroj kaj superbaj historiaj objektoj.

La 6-an lokon en ĉi tiu rangolisto okupis laŭvicaj du malsamloke troviĝantaj regionoj – Beskidy kaj Podlasie. Ĉiu el ili akiris po 5 procentojn de la voĉoj. Beskidy – tiun ĉi nomon ni jam aŭdis. Temas pri grupo de montoĉenoj en la eksteraj Karpatoj etendiĝanta laŭlonge je 600 kilometroj kaj laŭlarĝe je 50 kilometroj. Ĝi distingiĝas per eksterordinaraj panoramaj valoroj, riĉa folkloro kaj aparta gastamo de la loĝantoj. Aliflanke Podlasie (Podlaĥio) troviĝas en la nord-orienta Pollando logante per vastaj arbaraj kompleksoj, puraj riveroj kaj lagoj kaj daŭre ne ĝisfine rekonitaj natur­anguloj. Turisma perleto de Podlahio, kies ĉefa urbo estas Bjalistoko, estas Nacia Parko de Biebrza-rivero [bjebĵa], kiu i.a. famas pro siaj valoraj marĉo­terenoj.

Po kvar procentojn de favorvoĉoj ricevis egale kvar regionoj: Varmio, la Sanktakruca Montaro, Roztocze kaj Jura Krakowsko-Częstochowska. Ĉiu el ili logas per malsamaj atrakciaĵoj. Varmio en la nord-orienta Pollando – per lagoj kaj vastaj arbaroj, la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando estas atrakciaĵo por tiuj, kiuj ŝatas belajn panoramojn kaj interesajn lokojn. Roztocze en la orienta Pollando estas la landoparto ankoraŭ ne plene malkovrita. Ĝi riĉas per belaj parramoj, ravaj rifuĝejoj kaj senhomejoj. Jura Krakowska-Częstochowska en la suda Pollando kiel magneto logas ŝatantojn de historiaj kasteloj kaj ankaŭ tiujn, kiujn ravas belaj panoramoj.

La lastan lokon en la menciita rangolisto de wp.pl okupis Suwałki-regiono (suvaŭki), kiun kiel la plej belan elmontris 3 procentoj de z la enketitoj. La troviĝanta en la nordorienta parto de la lando regiono apartenas al unu el la plej sovaĝaj kaj samtempe plej puraj en la tuta lando.

Do kvankam la diferenco inter 20-procenta kaj 3-procenta subteno por la titolo La plej bela regiono de Pollando ŝajnas esti granda – ĉiu el la listigitaj de wp.pl meritas atenton. Tiun donos ankaŭ ni rakontante en laŭvicaj felietonoj lokojn vizitindajn en Pollando.

El la elsendo 26.09.2014. Legas Barbara kaj Tomek