Ludu

Pri la vinproduktado historie kaj aktuale traktas nia nunsemajna felietono pri Pollando. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org komence de la 365-a E-elsendo ni prezentas la spekulativadojn pri transpreno de grava posteno fare de pola ĉefministro en la Eŭropa Unio. Decido estas alprenota morgaŭ. Krome aŭdiĝas kulturkroniko kun interesa informo pri la produktata en Pollando filmo dediĉita al elstara nederlanda pentristo V. van Gogh. La programon finas leterkesta renkontiĝo, kiu estas la forumo de opiniinterŝanĝo inter la geaŭskultantoj kaj la Redakcio. Muzike akompans nin slovaka ensemblo Kečka prezentanta unu el slovakaj popolaj kantoj, en kiu vino ne rolas malgravan rolon. La kompaktan diskon „Kantoj de l’ Popolo” eldonis Kava-Pech. Kulturkronika informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.