Ludu

Felietono el la ciklo Konindaj Poloj denove aŭdiĝas en la 363-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĝi estas dediĉita al la pioniraj likvigintoj de oksigeno kaj azoto, profesoroj Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblewski. La programon inaŭguras kultur­kronika informo pri Mondaj Tagoj de Muziko, kiuj okazos en Vroclavo. E-informoj rilatas al novaj honoraj membroj de UMEA kaj baldaŭaj eventoj en la pola Poznano. En Leterkesto – en kiu aŭdiĝas fragmento el la nacia vespero de la Bonaera UK – ni ĉefe reagas je komentoj pri niaj kongres­rilataj son­materialoj. La komenca informo kaj felietono estas jam paralele aŭskult­eblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.