Ludu

La lunda raporto el Bonaero, kie daŭras la 99-a UK de Esperanto plenigas la 355-an E-elsendon realigitan en la kongresurbo. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org estas aŭdeblaj i.a. sonscenoj el la Solena Inaŭguro – la salutalparolo de la reprezentanto de la urbo­aŭtoritatoj de Bonaero, Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Ni prezentas la salut­mesaĝon de L.C. Zaleski-Zamenhof al la 99-a UK kaj la silueton de la nova Honora Membro de UEA – la brazila eldonisto kaj literaturisto Gersi Alfredo Bays. La elsendo enhavas ankaŭ la fest­paroladon de la prezidanto de UEA, Mark Fette el la Solena Inaŭguro 27.07.2014.