Ludu

Pułtusk  estas la laŭvica vizitinda loko en Pollando, kiun ni prezentas en la 350-a E-elsendo de la Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org. La elsendon ni komencas per kultur­kronika evento, kiu estas Theatrum Musicum Kraków-2014. E-informoj rilatas al la relanĉata literatura konkurso, kiun povas partopreni kroataj esperantistoj. Kun granda ĝojo ni anoncas la reaperon de la elŝutejo de Vinilkosmo post kelkmonata riparado kaj renovigado ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/. Fine aŭdiĝas mallonga muzika programero. Muzike en la vendreda elsendo akompanas nin Eterne Rima kun sia kanzono “Samideano”, aperinta sur la samtitola KD, eldonita de Vinilkosmo. En Leterkesto ni citas el la kanzono de Mélanie Prin (Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli) “Ne-forgesu-min”. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendoplatformo.