Ludu

Tadeusz Orzechowski konata ankaŭ kiel Oksza Bej, finfine Tadeusz Oksza-Orzechowski meritiĝinta por Pollando kaj Turkio, ankaŭ por la 19-jarcenta telegrafia komunikado estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. En la 348-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas komence pri interesa eksponaĵo, kiun akiris la muzeo de Nikolao Kopernik en Frombork, E-informo sumigas la rezultojn de la monda reta KER-ekzameno. Fine de la elsendo kiel kutime aŭdiĝas leterkesta programero. Hodiaŭ krome apartan atenton meritas la premiera prezento de la nova kanto de Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli “Vin revidi”, kiun plenumas Mélanie Prin. La kanzono muzikritme kaj vorte enkondukas en la etoson de la Bonaera UK. Al Mélanie Prin la Redakcio gratulas aldone pro la brila rezulto de ŝia profesia bakalaŭriĝo. Spektu la kanton ĉe: http://youtu.be/LhSdaC6H1BE. La tekstoj de la kultur­kroniko kaj de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo.