Ludu

Bialowieza Forest troviĝas inter la plej novaj objektoj sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO. Nia felietono pri la koninda loko rilatas al la pola parto de Białowieża Praarbarego konata al multaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Bjalistoko. Komence de la 346-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni informas pri finiĝanta en Varsovio filmtrarigardo de propagandaj filmoj, korea pikniko okazinta en Varsovio kaj komenciĝinta orgenfestivalo en Leżajsk. E-informo rilatas al la nunjara Pupekspozicio en Japanio, en kiu en 2014 estos reprezentita ankaŭ Esperantujo. Kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.