Ludu

Renato Corsetti estas la antaŭ­mikrofona gasto en la 343-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dividante la informojn pri la agado de UEA-Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko – MONA. La komenca informa parto rilatas al eventoj en Pollando. En scienca bulteno ni konatiĝas kun la esplor­rezultoj de usonaj sciencistoj pri tio, kiel moralon de individuo influas vivo en grupo. Ni ankaŭ informas pri malfid­indeco de Vikipedio rilate medicinajn artikolojn. Muzike akompanas nin Mélanie Prin memorigante fragmente la aŭtoran tangon de Lorenzo Tomezzoli. La informoj de la scienca bulteno kaj inter­paprolo kun nia antaŭmikrofona gasto troviĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.