Ludu

Rodica Todor, la prezidant­ino de IFEF, kun kiu ni interparolis dum la 66-a IFEF-Kongreso en la interparolo kun la redakcio prezentas la plej gravajn taskojn, kiujn nun frontas la Federacio. En la komenco de la 339-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org la ĉefan atenton ni dediĉas al la komenciĝ­antaj solenaĵoj de la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj la 04-an de junio 1989. Ankaŭ temoj de la pola gazetaro rilatas al la temo en la kunteksto de malsamaj pritaksoj de atingaĵoj de ĉi tiu periodo. Nia scienca bulteno estas dediĉita al nova sukceso de bjalistokaj studentoj kaj pri tri novaj fokoj, kiuj komencis ĉe la bordo de Pollando vivon en Baltiko. Muzike akompanas al ni Kajto per sia kanzono “Fajfu, Jen la vivo”. En la unuopaj rubrikoj de nia paĝo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj novaĵo kaj sciencaj informoj. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun Rodica Todor, la prezidantino de IFEF.