Ludu

Informa raporto pri la finiĝinta lastsabate 66-a IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto, Italio, kiun muzike ilustras kanzonoj el ĝia riĉa kultura programo en la plenumo de Grazia Barboni kaj Manuel estas la ĉeftemo de la 337-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni prezentas krome la 3-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence aŭdiĝas ampleksa informa segmento enhavanta ankaŭ novaĵbultenon dediĉitan al la lastdimanĉaj balotoj al la Eŭropa Parlamento. La informoj de la novaĵbulteno estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj.