Ludu

Unu el la „patroj” de la profesia E-redakcio de Pola Radio, kreiĝinta la 4-an de aprilo 1959, red. Jerzy Uśpieński mallonge gastas en nia ĉi-semajna Leterkesto. Komence de la 324-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la ekspozicio senvualig­anta kruelaĵojn de la 2-a mondmilito „Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas”, kiu nun estas prezentata en Krakovo. Nia felietono proksimig­anta konindan konon traktas pri la kreinto de la Transanda Fervojo, Ernest Malinowski. Zbyszek Matczak informas pri revivigo de iu E-evento en la esperantista vivo de Szczecin okazonta jam morgaŭ. Fine ni renkontiĝas kadre de Leterkesto, en kiu dominas reagoj je la 55-a jubileo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, kiu estis Pola Radio. Informo kaj felietono tradicie estas paralele aŭskult­eblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.