Ludu

Kio kaŝiĝas malantaŭ la devizo “Esperanto tuj” klarigas Thierry Saladin renkontita en marto dum la Meditereanea E-ista Semajno en Les Issambres. Komence de la 323-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ni informas pri modernigoj de polaj monbiletoj, pri novaj laborofertoj lige kun Pasko kaj pri Ekstremaj Krucovojoj, kiuj logas ĉiam pli da enpensiĝemajn junulojn. Temo el la pola gazetaro rilatas al bonstatiĝado de poloj kaj la scienca temo malkaŝas la sekretojn de la dieto de pompejanoj. Muzike ni aŭdas fragmente “Himnon de Esperhe” de Dolchamar el ilia KD eldonita de Vinilkosmo “Rebela Sono”. Aktulaĵoj kaj scienca temo  estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas  aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.