Ludu

La 55-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj pasanta la 4-an de  aprilo 2014 estas la ĉeftemo de la 322-a elsendo de la Pola Retradio. Tiukuntekste ni prezentas ampleksan programeron kun la antaŭ­mikrofonaj intervenoj de kelkaj el la malnovaj kaj dukaze ankaŭ aktualaj redaktoroj de niaj programoj: Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn kaj Milada Szwedo. Nia aparta gasto estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller.  Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ili rilatas al eventoj ĉirkaŭ Ukrainio t.e. ĉesigo de kunlaboro de la usona NASA kun Rusio kaj humaneca helpo de poloj por ukrainanoj helpe de Caritas Polska kaj la Pola Poŝto. Aktualaĵoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la novaĵ­rubriko de nia paĝo. La opiniinterŝanĝo ĉirkaŭ la 55-a datreveno de la E-Redakcio de Pola Radio estas aparte aŭdebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono.