Ludu

Nia ĉi-semajna felietono estas dediĉita al prof. Włodzimierz Sedlak. La komenca programero de la 314-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org reference al la pola gazetaro relevas la demandon de la polaj artverkoj rabitaj kaj perdiĝintaj dum la 2-a mondmilito. En E-informoj ni sciigas baze de la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri ekspozicio de la E-Libro en la Amsterdama Universitato kaj pri progresoj al la 3-a Monda KER-ekzamentago. Leterkesto finas nian vendredan E-elsendon, en kiu ni muzike citas el la kazono de bulgara esperantisto Miŝo Zdravev “Printempo”. La felietono pri profesoro Sedlak estas paralele legebla kaj aŭskultebla en niapaĝa rubriko “Felietonoj”.