Henryk Sławik estas polo, kies nomo en la ĝenerala konscio estis longe forgesita kaj daŭre estas ne sufiĉe rekonita. En 2014 pasas la 70-a datreveno de lia morto en la germana koncentrejo Mauthausen-Gusen. Al li kaj al lia hungara amiko Jozefo Antall dankŝuldas savon almenaŭ 5 mil judoj. Senhezite eblas difini lin kiel heroon ne sole polan, sed ankaŭ kiel heroon de la hungara kaj juda nacioj.

La naskiĝinta en 1894 Henryk Sławik estis la 9-a infano en mizera kamparana familio en la suda Pollando. Kiel junulo – kiam la suverena Pollando ankoraŭ ne renaskiĝis – li soldat­servis en la aŭstra armeo kaj supozeble tie li renkontiĝis kun la socialistaj ideoj, al kiuj li fidelis ĝis la vivofino. Post la 1-a mondmilito li membriĝis en la Pola Socialista Partio kaj ekde la komenco distingiĝis per organizaj talentoj i.a. antaŭ plebiscito decidonta pri aparteno de la Supra Silezio al Pollando. Sekve li famiĝis kiel firma defendanto de malfortaj sociaj grupoj. En la periodo inter la du mondmilitoj Sławik gvidis imponan socian agadon aktivante en la loka medio, prezidante societojn kaj sportajn klubojn, organizante laboristajn universitatojn. Dum multaj jaroj li laboris kiel ĵurnalisto ligita kun la partia „Laborista Gazeto” komencante de kunlaboranto kaj finante kiel ĝia ĉefredaktoro.  Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito li estis la prezidanto de la Sindikato de la Polaj Ĵurnalistoj de Silezio kaj Karbobaseno helpante al ĵurnalistaj kolegoj en la serĉado de laboro kaj organizado de la favoraj por ili karitataj kampanjoj. Pro ĉi tiu agado kaj ankaŭ pro la decide porpola sinteno lia nomo ektroviĝis sur la serĉlisto de la germana polico, do kvankam li tuj ekaktivis favore al defendo kontraŭ la germanan invadinton li devis forlasi Pollandon. Henryk Sławik celis al Francio por rekrutiĝi en la formiĝantaj tie polaj armeaj fortoj. Lia vojo, kiel de multaj polaj rifuĝintoj,  kondukis tra Hungario, kiu laŭplane estis sole dumvoja halto. Okazis aliel.

Komence de oktobro 1939 la tendaron de la polaj rifuĝintoj apud Miskolc vizitis  Jozefo Antall, oficisto de la hungara ministerio por la internaj aferoj delegita por kontaktoj kun poloj. Li rapide rimarkis tradukiston,  kiu senhezite postulis de Antall pli bonajn kondiĉojn por la polaj rifuĝintoj. Tiu estis Henryk Sławik. Li postulis por ili laboron, organizitan instru­sistemon kaj ne gastamon, kiu limiĝu al kaliklevado kaj bona manĝo. Antall proponis al Sławik kunlaboron, kiu rapide transformiĝis en amikecon. Henryk Sławik fariĝis la prezidanto de la Civitana Komitato por Helpo al Poloj dum la pola elmigra registaro nomumis lin delegito de la ministro por la socia protekto. Sławik kun karakteriza por si entuziasmo organizis socialan kaj medicinan helpo por la rifuĝintoj, helpis trovi la laboron. En la establitaj de la Komitato kleriĝejoj estis organizataj renkontiĝoj kaj artaj prezentoj. Estis eldonataj propraj gazetoj, kiel „Polaj Sciigoj”. La rimedoj por tiu agado venis kaj de la pola kaj de la hungara flankoj.

Inter la laboroj de la Komitato unu el la plej delikataj taskoj  estis savo de preskaŭ 5 mil judoj, venintaj al Hungario meze de 1943 post la likvido de getoj en la sudo de Pollando. Ankaŭ ĉi-sfere okazis intima, kvankam strikte konfidenca kunlaboro de Henryk Sławik kaj Jozefo Antall. La prezidanto de  la Civitana Komitato por Helpi Polojn estis aranĝanta por ili nomŝanĝojn kaj falsajn dokumentojn. Cento da judaj infanoj trafis al la katolika orfodomo en Vac, kiu oficiale funkciis sub la ŝildo de orfodomo por infanoj de polaj oficiroj. En la tiea antaŭ­lernejo kaj baza lernejo estis realigita pola instru­programo, sed la judaj infanoj ne estis senigitaj je sia identeco. Krom „oficiala” partopreno en la sankta meso ili estis instruataj pri la hebrea lingvo kaj la Malnova Testamento. Al la kamuflo  aliĝis la Katolika Eklezio.  Ĉio ĉi kaŭzis, ke ĉiuj infanoj el Vac saviĝis el la militinfero. Henryk Sławik ne estis tiom bonŝanca.

Printempe de 1944 Hitler malkontenta pro la „mola” politiko de Miklós Horthy komencis la okupaciadon de Hungario. Komenciĝis la persekutadoj de polaj rifuĝintoj, tuj kelkaj laborantoj kaj kunlaborantoj de la Civitana Komitato estis pafmortig­itaj kaj arestitaj. Henryk Sławik eĉ se konsciis pri la minaco tamen ne uzis la eblecon fuĝi al Svislando pravigante sian decidon per la maleblo lasi la homojn konfiditajn al lia protekto. Tuj komencis serĉi lin gestapo.

Sławik trafis en la manojn de gestapo en julio 1944 perfidita de iu lernanto el Balatonboglar. Arestita estis ankaŭ Antall. Henryk Sławik estis torturita por malkaŝi sian hungaran kunlaboranton kaj lian rolon en la kontraband­ado de polaj soldatoj al Francio kaj la Proksima Oriento, en la savado de judoj. Tio signifus  por Antall morto­verdikton. Sławik ĝis la fino ne cedis deklarante, ke Antall okupiĝis sole pri la socia helpo. Henryk Sławik trafis al la koncentrejo en Maŭthaŭsen, kie li estis mortigita fine de aŭgusto 1944. Jozefo Antall estis liberigita kaj transvivis la militon.

Post la 2-a mondmilito ŝajnis, ke la memoro de Henryk Sławik estos digne memorigita en Pollando. Ne okazis tiel.  La revenigon de la memoro Henryk Sławik dankŝuldas al Henryk Zimmermann – saviĝinta juda juristo, kiu kun la falsaj dokumentoj en 1943 fariĝis kunlaboranto de Sławik. Fine de 1988 tiu ĉi eksa politikisto, i.a. vicprezidanto de la Kneseto kaj diplomato, i.a. la israela ambasadoro en Novzelando pere de gazetara anonco en la periodaĵo „Przekrój” komencis serĉi >sinjoron Sławik, polan konsulon en Budapeŝto, kiu helpis savi multajn polojn kaj judojn<. Dank’ al lia atesto,  ke Henryk Sławik kontribuis al la savo kontraŭ la neevitebla morto de miloj da judoj, aŭtune  de 1990 la filino de Henryk Sławik transprenis en Yad Vashem en Jersualemo la postmorte atribuitan al li Medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Postmorte li estis distingita ankaŭ i.a. per la ordeno de la Blanka Aglo, liajn agojn omaĝas la nomoj de lernejoj kaj porokazaj memor­tabuloj. Al lia agado estas dediĉitaj libro „Henryk Sławik – la pola Wallenberg” kaj  kreiĝinta baze de ĝi filmo. Pasintjare la pola prezidento Bronisław Komorowski malkovris lta memor­tabulon al Henryk Sławik la savinto de i.a. ĉ. 5 mil judoj en la  koncentrejo Mauthausen-Gusen – memorigante, ke temas pri  la heroo de tri nacioj: pola, hungara kaj juda.

El la elsendo 07.02.2014. Legas Tomek