Krzysztof Arciszewski estas figuro kolora, sed en Pollando malmulte konata, kvankam li estis la unua, eble eĉ la unusola pola konkerinto de la nova mondo. Tiu ĉi maristo, mondvaganto, profesia soldato naskiĝis en plurkultura kaj religie tolerema Pola Respubliko en la urbo Rogalin (la okcidenta Pollando) en 1592. Li devenis  el nobela familio de polaj protestantoj. Lerninte en ilia lernejo li komence soldat­servis en la kortego de la hetmano Krzysztof Radziwiłł. Lia ekscita, aventuro­plena vivo komenciĝis, kiam tiu ĉi 31-jaraĝa viro estis kondamnita je la forpelo el la lando pro la murdo de famili­juristo, kiu alkondukis ĝin al kolapso sekve de ekonomiaj trompoj. Persekut­sekvata Kazimierz Arciszewski tra Gdansko fuĝis al Hago, Nederlando. Dank’ al la sekreta subteno de Radziwiłł Arciszewski studis en la fama universitato en Lejdeno milit­inĝenierion kaj artilerian arton. Li distingiĝis per braveco dum la 30-jara milito partopreninte i.a. legendecan sieĝon de Bredo defende kontraŭ hispanoj. Poste li direktiĝis al Francio kaj servis en la kortego de la franca reĝo. Siajn batal­talentojn li manifestis sekve en la sieĝo de la protestanta fortreso “La Rochelle” sub la komando de kardinalo Richelieu. Ĉio ĉi kaŭzis, ke la Nederlanda Okcidenhindia Kompanio  dungis Arciszewski kiel kapitanon defende por siaj konkeraĵoj en Brazilo. Mia ĵus finiĝinta vizito tie spronas la hodiaŭan felietonon, pri tiu kolorfigura polo dank’ al kiu la ŝanco, ke en Brazilo oni parolu ne portugale sed nederlande estis signifa.

En 1630-a jaro la nederlanda armeo kun ĉirkaŭ 7 mil soldatoj ankris ĉe la brazila marbordo. Kuraĝe kaj aŭdace batalante Arciszewski partoprenis la konkeradon de la portugalaj fortresoj Olinda kaj Recife. Kiel komandanto de eta nederlanda trupo per surpriza atako li konkeris la insulon Itamarika, dank’ al kio li avancis ĝis la grado de majoro kaj sekve kolonelo. Nomumita generalo kaj sekve admiralo li famiĝis per konkero de la fortresoj Arrayal kaj Porto Calvo kaj sieĝo de la haveno Nazareth. La bravagoj de Arciszewski, aparte venko de hororigaj kaj kruelaj infanteriaj hispanaj trupoj la t.n. “tercios” fruktis per la omaĝa al li monumento en Pernambuco, ora honora ĉeno kaj omaĝa medalo speciale emisiita por li en Nederlando “Akceptu la venkolaŭron”. En 1638-a jaro Arciszewski estis nomumita admiralo, sed lia kariero baldaŭ fiaskis post la konflikto kun la ĝenerala gubernatoro de Brazilo, princo Nassau-Siegen,  kiu volis senĝene administri la novajn nederlandajn teritoriojn, ne ekskludante la militarajn demandojn. Arciszewski demisiis, sed lia reveno al Eŭropo signifis ankaŭ finon de la nederlanda ĉeesto ĉe la brazila marbordo. Sen militista sperto von Nassau ne povis kontraŭstari portugalojn kaj Nederlando iom post iom perdis siajn teritoriojn en la nova mondo kaj post la fina malvenko en 1654 forlasis Brazilon.

Sed Krzysztof Arciszewski estis ne sole brava soldato en la servo de Nederlando. Li estis ankaŭ poeto kaj verkisto. Dum sia tuta estado en Brazilo Arciszewski verkis siajn geografiajn-kartografiajn rimarkojn, li estis notanta siajn observojn pri la indianaj triboj. Multajn li adresis al sia amiko,  nederlanda sciencisto Gerard Voss, kiu en sia verko aperigita en 1642 citis ampleksajn fragentojn de liaj raportoj. Entute la 17-jarcentaj nederlandaj sciencistoj kun granda atento rilatis al liaj observoj. En la haga arkivejo ĝis nun troviĝas centoj de liaj raportoj kaj leteroj, en kiuj li i.a. priskribis la vivon de hommanĝantaj indianoj Tapuya, kies trupoj helpis al la nederlandaj soldatoj. Ĉar baldaŭ tiuj triboj malaperis la raportoj de Arciszewski konsistigas valorege unikan font­materialon por la eŭropaj sciencistoj.

Kazimierz Arciszewski revenis al Pollando en 1646 kaj akceptis de la reĝo Vladislavo la 4-a Vasa komandadon de la ĉeval­artilerio. Dum la regado de la reĝo Johano la 2-a Kazimiro Vasa Arciszewski batalis en militoj kontraŭ kozakoj kaj tataroj. Utiligante siajn brazilajn spertojn li enkondukis multajn reformojn kaj modernigojn rilate la artilerion kaj konstruadon de fortikaĵoj. Li modernigis arsenalojn en la urboj Malbork, Puck, Varsovio, Lvovo, Bar kaj Kamień Podolski, laŭ la reĝa komisio li konstruis boatpontojn servontajn kaze de milito kun Turkio sur la riveroj Dnestro, Prut kaj Dunajo.

En 1650-a jaro Arciszewski definitive rezignis pri ĉiuj postenoj kaj retiriĝis en la hejman intimejon. 6 jarojn poste li mortis kaj estis entombigita en la kalvinista preĝejo de Leszno (la suda Pollando). Ĝi ne transdaŭris forbrulig­ita kun la tuta urbo pro la perfida helpo al svedoj atakintaj Pollandon dum la 17-jarcentaj invadoj.

El la elsendo 17.01.2014. Legas Barbara