Ludu

Birute Rozenfelde el Latvio, unu el la plej novaj Honoraj Membroj de UEA rakontas antaŭ nia mikrofono pri sia esperantisteco, aparte komencoj de la famaj Baltiaj E-Tagoj. En la informa parto de la 297-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni parolas pri Ĉinio kiel atrakcia laborloko, pri stabila grupo de polaj internaŭtoj. Dank’ al temo el la pola gazetaro ni informas pri grandaj inform­kampanjo lige kun eksporto de polaj fruktoj. En la scienca bulteno ni informas pri sukceso de polaj esploristoj, kiuj troviĝas en la libro de TIME kaj pri esplorado de makakoj helpe de…. tabletoj. Muzike akompanas nin ĉina kantistino Ling Phang plenumante popularan polan popolan kanton.