Madrido malfermas reton da vendejoj por senlaboruloj. Ĉiu persono perdinta laboron povos en ili aĉeti produktojn kun 25-procenta rabato. Sur la pordoj de ĉi tiuj vendejoj troviĝas afiŝita ŝildo “amika vendejo”. Por butikumi en ili sufiĉas prezenti dokumenton konfirmanta la laborperdon. En Madrido estas 630 mil senlaboruloj. La iniciatinto de la kampanjo estas vendej¬posedantoj en la madrida kvartalo Hortaleza. Unue ili ofertis al senlaboruloj unu fojon semajne malpli altajn prezojn, sed nun ili ofertas la favorprezajn produktojn kaj servojn ĉiutage. Vendistoj tiel repagas specifan ŝuldon memorante, ke ili ankaŭ iam spertis ekonomiajn malfacilaĵojn. La iniciaton komence subtenis 60 vendejoj kaj servobutikoj.

El la elsendo 03.12.2013. Legas Zbyszek

Madrida iniciato – vendejoj por senlaboruloj