Przemyśl, la urbo en la sudorienta Pollando, inter 19 aliaj eŭropaj urboj, ricevis la titolon EDEN 2013 en la konkurso de la Eŭropa Komisiono “La plej bonaj eŭropaj vizitlokoj”. En la nunjara eldono de la konkurso oni donis apartan atenton al adapto de la turismaj lokoj por la bezonoj de ne­plenlertuloj. La urbo­aŭtoratoj planas utiligi la titolon por disvastigi vaste la konojn pri la urbo, la signo de la premio troviĝos i.a. en ĉiuj inform­materialoj pri Przemyśl. En la kunteksto de ĉi tiu distingo ni volas hodiaŭ referenci al niaj arkivaj programoj kaj memorigi la felietonon de Gabi Kosiarska pri ĉi tiu urbo. Legas Maciej Jaskot.

En nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni volas inviti vin al la plej malnova urbo en la orienta Pollando, al la urbo Przemyśl. Proksime de ĝi en la loko Pikulice, oni retrovis la plej malnovajn spurojn de la homa estado en tiu ĉi regiono, ili devenas  laŭ diversaj pritaksoj de antaŭ 40 – 30 mil jaroj antaŭ nia erao. Signife pli poste,  ĉar en la 4-a jarcento de nia erao, la ekzistanta jam Przemyśl estis ŝajne por la romia imperio grava administracia kaj militista centro.  Atestas pri tio ia. ora medalo de romia imperiestro Walens, kiun oni retrovis en la urbo. Tiaj  medaloj – konforme al romiaj fontoj – estis pretigitaj nur al imperiestroj, kiuj donacadis ilin kiel premiojn dufoje en la jaro al siaj plej proksimaj kunlaborantoj, venkintaj komandantoj kaj krome al estroj de ŝtatoj kunlaborantaj kun la imperio por certigi ilian apogon.

Przemyśl apartenas al la urboj, kiuj sian historion kaj evoluon dankŝuldas al sia situo. Ĝuste pro ĝi en la 10-a jarcento la urbon kuŝantan lime de 3 ŝtatoj deziris  enkorpigi Pollando, Rusujo kaj Hungario.  Pri signifo de la urbo por la tiama mondo, atestas ankaŭ la fakto, ke ĉi tie en la 11-a jarcento troviĝis la juda faktorio. La informo pri ĝi estas la unua mencianta la judan setladon sur la pola teritorio. Por certigi sekurecon al la disvolviĝ­anta komerco oni konstruigis defendo­remparegon kaj plurajn defendo-gardejojn. En la urbo sian sidejon havis ortodoksaj aŭtoritatoj kaj katolikaj episkopoj, ĉar la urbo estis kaj estas enloĝanta de personoj divers­konfesiaj, divers­kulturaj kaj divers­naciaj. En la 15-a jarcento krom plej multnombre loĝantaj ĉi tie poloj, rusoj kaj germanoj estadis ĉi tie ĉeĥoj, armenoj kaj judoj. Pro kruciĝo de komercaj vojoj el la oriento al la okcidento kaj el la nordo al la sudo de Eŭropo Przemyśl rolis kiel grava foira centro. Krom varoj importataj de komercistoj el aliaj regionoj sur la loka merkato dominis elfaraĵoj de lokaj metiistoj, kiuj lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj reprezentis pli ol 60 special­izojn. Pri la tiama brilo de la urbo atestas akvokondukiloj, pavimitaj stratoj, renesanca urbodomo, pluraj religiaj konstruaĵoj kaj ampleksa defendo­remparego. La komenciĝinta en la 17-a jarcento milit­periodo, sekve la falo de la pola ŝtato finis la oran periodon en la historio de Przemyśl. Post la dispartigo de Pollando en la 18-a jarcento la urbo ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto. dispartig­into decidis utiligi la strategian situon de la urbo lime de la rusa ŝtato. Do, oni ia. plu­konstruis defendo­konstruaĵojn en la t.n. fortikaĵon Przemyśl – opiniata unu el la plej grandaj en la tiama Eŭropo. La denovan vigliĝon de la urbo favoris la kondukanta tra ĝi fervojlinio liganta Lvovon kun Krakovo kaj krome al Hungario. La  denove brile evoluanta urbo abundis per la kulturaj inicantoj kaj pluraj polaj patriotismaj organizaĵoj. La unua mondmilito estis tre tragika por la urbo, ĉar signifis plurfojan sieĝon de rusaj soldatoj. La postmilitaj jaroj kaj la tagoj de la 2-a mondmilito ankaŭ ne favoris Przemyśl. Ĝi ektroviĝis lime de Sovetunio kaj la Tria Regno, kio damaĝis la urbon per senĉesaj bataloj kaj 2 okupacioj. La militfino kaj novaj limoj de Pollando signifis por Przemyśl strangolon de ĝia reakirita vigleco. Ĝi ektroviĝis en la apudlima parto kaj fariĝis distranĉita – pro la ŝanĝo de la pola limo – de sia kreiĝinta  dum jarcentoj ekonomia bazo, kiu sendube ektroviĝis ĉe alia flanko de la limo. Pri la tiamaj malfacilaĵoj de la urbo povas atesti la fakto, ke nur meze de la 80-aj jaroj ĝi akiris evolustaton kompareblan kun tiu de antaŭ la 2-a mondmilito. Nun denove la situo de la urbo estas ĝia grandega avantaĝo kaj decidas pri brila evoluo.  Simile kiel antaŭ jarcentoj Przemyśl troviĝas lime de diversaj landoj, sed nun ankaŭ lime de la Eŭropa Unio. Ĝi estas la unua urbo,  kiun renkontas tiuj, kiuj utiligante la internacian limpasejon en Medyka enveturas Pollandon kaj samtempe la lasta por tiuj,  kiuj forlasas la terenojn de la Eŭropa Komunumo kaj enveturas Ukrainujon.

Granda allogaĵo al la urbo estas proksimeco de Bieszczady-montoĉeno kaj belega kastelo en la najbara Krasiczyn. Al volonte vizitataj lokoj apartenas ankaŭ fortikaĵoj el la periodo de la 1-a mondmilito. Ne eblas ankaŭ ne mencii Kasimiran Kastelon, kiu situas sur la altaĵo apud la urbo kaj brikdomojn en la malnova kvartalo de la urbo, kiuj memoras la plej malnovajn tagojn en la historio de Przemyśl.

El la elsendo 22.11.2013. Legas Barbara / Maciek