La novumoj en­praktikigataj de la polaj laborentreprenoj estos rigardeblaj inter la 6-a kaj la 12-a de novembro en la itala Torino kadre de vico da aranĝoj sub la komuna titolo „Festivalo de novaj teknologioj – Pollando kiun valoras malkori”. La gastoj de la festivalo rigardos ekspozicion bildiganta la polajn atingaĵojn pri progres­intaj teknologioj. Partoprenantoj de la seminarioj havos la okazon interparoli kun reprezentantoj de la pola merkatagado i.a. pri la aviada industrio kaj sektoro de informaj kaj komunikaj teknologioj. Kadre de la Polaj Tagoj en Torino, dum kiuj okazos la Festivalo de novaj teknologioj, troviĝos krome koncertoj, renkontiĝoj kun polaj kreantoj kaj ekspozicio bildiganta la historion de la malĉifro de la germana kodo Enigma, kion dum la 2-a mondmilito sukcesis fari polaj matematikistoj.

El la elsendo 05.11.2013. Legas Milada

Pollando kiun valoras malkori