Ludu

Jan Czerski, kies silueton ni prezentas,  estas laŭvica koninda polo, kiu pro politikaj dum dispartigo de Pollando, ekzilita al Siberio, famiĝis kiel rekonita malkovrinto de la Orienta Siberio. Nian 286-an elsendon ĉe www.pola-retradio.org inaŭguras kulturaj informoj pri la distingita pola poeto Andrzej Zagajewski en Ĉinio kaj pri la nova poŝtmarka serio dediĉita al la perdiĝintaj dummilite artverkoj. Krome aŭdeblas E-informoj. La elsendon fermas mallonga Leterkesta renkontiĝo. Kantas Esperanto Desperado sian kanton “Lando de Amo”. Ĝi devenas  el la KD eldonita de VINILKOSMO “Brokantaĵoj”.

La kulturaj informoj kaj la feleotono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia retejo.