En Pollando troviĝas loko, kie la naturo preskaŭ ĉiutage prezentas eksterordinaran spektaklon.  Temas pri la Insula Beskidy-montaro, kie inter la tieaj montopintoj laŭlongas priombritaj valoj kaj profundaj ravinoj, en kiuj ofte aperas nebuloj. La montopintoj traiĝantaj tra la densa nebulo impresas kiel insuloj sur la senhorizonta maro. Tiu eksterordinara fenomeno ricevis la difinon „nebulomaro”.

La nebulo aperas en konkretaj kondiĉoj, kiam konforme al la alteco la temperaturo anstataŭ malkreski – kreskas. Tiam ĝuste videbliĝas sole la montopintoj en la densa nebulo de la valoj. Kvankam ne aperas tie rokravinoj aŭ senplantaj montopintoj  celantaj la ĉielon, tamen la vagado tra ĉi tiu tereno ne apartenas al facilaj. Temas pri ankoraŭ ne plene rekonitaj laŭ la turisma vidpunkto regionoj sur la mapo de Pollando. Tial notario el la loko Mszana Dolna [m-ŝana dolna] decidis diskonigi la mirindajn insulojn sur la nebulomaro i.a. organizinte specialan Olimpikon por notarioj el la tuta lando dum kiuj ili komune konkeras la laŭvicajn montpintojn-insulojn. Plej  rave estas ekstari surpinte frumatene ĝuante la spirraban panoramon. En la Insula Beskidy-montaro estas 16 montopintoj kun la alteco  de pli ol 900 metroj super la marnivelo.

La reĝino de la Insula Beskidy-montaro estas la pinto Mogielnica, kiu havante 1171 metrojn super la marnivelo estas ne sole la plej alta, sed ankaŭ la plej bela en la menciita montoĉeno. La itinero pinten, kelkoke tre kruta,  kondukas tra densa arbaro, sed post ĝia paso la kruteco malaperas, la arbaro maldensiĝas kaj fine aperas la ĉielbluo. Mogielnica estas konkerita. Videbliĝas de ĉi tie la panoramo de la tuta Insula Beskidy-montaro kaj krome la panoramo de Tatry, Gorce kaj Pieniny-montaroj. Onidire sur Mogielnica estis entombig­ataj homoj, kies vivofino ne okazis pro la naturaj kialoj, kiel mort­kondamnitoj, dronintoj kaj memmortig­intoj. Laŭ legendo kun ĉi tiu fakto ligiĝas la aperantaj tie nigraj nuboj aŭgurantaj neatenditan tempeston. De kelkaj jaroj sur la pinto de Mogielnica staras la 22-metra panorama turo. De sur ĝi super la ĉirkaŭaj arbaroj etentiĝas unu el la plej ravaj panoramoj de Beskidy-montaro. Iom sub la montopinto troviĝas gisfera, tri kaj duonmetra kruco el aŭgusto 2004 memoriganta la 50-jariĝon de la sacerdoteco de Karol Wojtyła, kiu tiuloke celebris la sanktan meson. La montopinto Mogielniva estas ankaŭ prirevita por la ŝatantoj de gli­paraŝutado. Tie ĉi ekzistas por ili rekte idealaj kondiĉoj.

Pri proksima kontakto kun la ĉielo en la Insula Beksidy-montaro ne malfacilas, eĉ sen glitparaŝutilo. Rekte al la ĉielo oni celas atinginte la monton Lubomir, laŭ kies vojo aperas grandaj kupoloj.  Troviĝas ĉi tie Astronomia Observejo de la Jegielona Universitato en Krakovo.  Ĝia patrono estas  profesoro Tadeusz Banachiewicz, sed ĝia fondinto estas princo Kazimierz Lubomirski kun kies nomo ligiĝas la nomo de la pinto,  Lubomir. En la observejo laboris la plej elstaraj sciencistoj el la intermilita jardudeko, i.a. malkovr­intoj de du komentoj laŭ ilia nomo baptitaj Orkisz kaj Kaho-Kozik-Lis. Dum la 2-a mondmilito, en 1944 la observejo estis detruita de germanoj. Ĝi longe atendis rekonstruon kaj komencis funkcii nur en oktobro 2007, tamen ekipita per modernaj astronomiaj instrumentoj.  Ĝi partoprenas la projekton La Karpatia Ĉielo, kies tasko estas popularigi astronomion inter lernantoj, astronomiŝatanoj kaj turistoj. La ĉiel­prezentoj okazas ĉiun duan sabaton de la monato ĝis la fino   de oktobro. En la cetera periodo nur unu fojon monate. Kvankam la vizito estas senpaga, tamen necesas anonci sian vizitgrupon, kiu ne povas superi 20 personojn.

Post emociigaj travivaĵoj necesas iom ripozi kaj tiucele plej taŭgas la montara rifuĝejo kun fenestroj al ĉiuj 4 mondopartoj sur la alteco de 1022 metroj super la marnivelo en Luboń Wielki. Malfacilas ĝin forlasi, sed ja atendas aliaj insuloj, t.e. same belaj montopintoj ŝanĝantaj en ĉiu jarsezono siajn kolorojn. Aŭtuno estas la plej kolorriĉa.

El la elsendo 25.10.2013. Legas Barbara