Jam en la antaŭferia periodo nia franca aŭskultanto Claude Rouget sufloris al ni felietoni pri Wacław Sieroszewski [vacŭav sieroŝevski],  kiel laŭvica pola ekzilito al Siberio, kiu sian tempon dum la ekzilo dediĉis por esplori la ĉirkaŭantan lin medion kaj riĉigi la ĝeneralajn konojn pri loko apenaŭ konata al la mondo. Sieroszewski trafis al Jakutio. Tiu cara ekzilejo estis unu el la plej malvarmaj lokoj de la norda hemisfero kun meza jara temperaturo de minus 17 gradoj kaj meza temperaturo de januaro egala al minus 50 gradoj. Pro la fakto, ke pluvoj estas tie sporadaj la aero estas tre seka kaj somere varmiĝas ĝis 30 gradoj. Tiel do la  veter­diferencoj apartenas en Jakutio ĝis hodiaŭ al plej ekstremaj en la tuta mondo. Wacław Sieroszewski trafis tien kiel 22-jarulo. En Pollando li estas unuavice konata kiel verkisto, vojaĝanto kaj sendepend­iga aganto.  Kaj kiel centoj da aliaj li viciĝas inter polaj patriotoj, kiuj pro sia sendependiga agado estis kondamnitaj de la caraj aŭtoritatoj kaj ekzilitaj al Siberio.

Wacław Sieroszewski naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1895, do ankoraŭ, kiam Pollando daŭre troviĝis sub la truda regado de Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio. Lia edukiĝado finiĝis rapide, nome en la 5-a gimnazia klaso – kiam oni senrevene forigis lin el la lernejo pro la rifuzo paroli la rusan lingvon. Same kiel pli frue lia patro ankaŭ li estis malliberigita en la fifamiĝinta 10-a Pawilono de la Varsovia Citadelo. Unu jaron poste pro la  ribelo de malliberigitoj li ricevis la krompunon de 8-jara mallibereco en severaj kondiĉoj, kiu puno estis ŝanĝita al truda ekzilo al Siberio, liakaze al Jakutio.

Polaj ekzilitoj en Jakutio – ne nur Sieroszewski – grave meritiĝis por la malkovrado kaj priskribado de ĉi tiu lando. Ja la unua homo, kiu plantis tie terpomojn estis insurgento de la Januara Insurekcio 1863,  Alekander Lipiński. La vortaro de la jakuta lingvo aŭtorita de Edward Piekarski estas unika ne nur tial, ke neniu el la indiĝenaj siberaj nacioj tian havas, sed ankaŭ tial, ke klarigante la signifon de unuopaj vortoj Piekarski malgraŭvole priskrib­is la ĉiutagan vivon de jakutoj, ne sole prezentante la rusan ekvivalenton de la vorto­signifoj.

Sendube tamen apartan rolon en la historio de Jakutio ludis Wacław Sieroszewski, la aŭtoro de grandioza etnografia verko „Dek du jaroj en la lando de jakutoj”. Sieroszewski priskribis Jakution tre vaste komencante de geografio, tra mastrumado kaj arkitekturo, finante je ĝiaj loĝantoj, ilia deveno, ĉiutaga vivo kaj kutimoj. Oni trovas en lia verko informojn pri la aspekto de jakuta tranĉilo kaj nupto­kutimoj, pri manieroj kuraci sen­fekundecon kaj pri la kulto de urso. Dank’ al tiu verko kaj pli frue menciita vortaro jakutoj fariĝis la plej bone priskribita siberia nacio. Sed la signifo de la verko de Wacław Sieroszewski „Dek du jaroj en la lando de jakutoj” estis multe pli grava. Ĝi vekis ĉe jakutoj la nacian senton,  ilian nacian fieron. Jakutoj komencis edukiĝi, ili komencis pensi pri superaj studoj veturante al Petersburgo, ili eksentis la nacian identecon, kiun ĝis hodiaŭ ili zorge flegas. Kaj Sieroszewski en Jakutio ĝis nun estas traktata ne kiel loka heroo, sed kiel la nacia trezoro, kiun konas kaj respektas la tuta jakuta nacio. Interesan disertaĵon pri polaj ekzilitoj en Jakutio pri ilia influo je la bildo de poloj inter la nuntempaj jakutoj verkis Michał Pędrecki [miĥaŭ pendrecki] aparte analizante la figuron de Sieroszewski. Laŭ la esploroj la biografio de Wacław Sieroszewski estas al jakutoj bonege konata, kvankam tiujn konojn ne dividas ekzemple la loĝantaj tie rusoj. I.a. dank’  al Sieroszewski ĝis hodiaŭ polo en Jakutio estas sinonimo de homo nobla, enorme kuraĝa, klera, entreprenema, kapabla fronti ĉian viv­situacion, nesubiĝema al politika premo.  Havi inter siaj prauloj polon estas konsiderata fakto fierinda kaj la mikisitaj polaj-jakutaj familioj estas traktataj tre amike.

Kiel menciite Sieroszewski trafis al Verĥojansk kiel 22-jarulo. Li ligis tiam sian vivon kun juna jakutino kaj post ŝia forpaso  li solece edukis sian orfiĝintan filinon Maria.  Komence de la  80-aj jaroj de la 19-jarcento li komencis verki. La biografiaj veftoj fariĝis la lite­araturaj motivoj de liaj rakontoj, kiuj kontraband­itaj de iu el la ekzilitoj revenanta post la siberia punestado al Varsovio aperis sub la pseŭdonomo Wacław Sirko en la periodaĵo „Głos” [gŭos].  Ili ĉiuj priskribis la vivon en la Malproksima Azio.

Eldonante en Petersburgo sian ĉefverkon pri jakutoj Wacław Sieroszewski konatiĝis kun Józef Piłudzki [juzef piŭsucki], kio komencis ilian postan amikecon kaj intiman kunlaboron jam lige kun la sendependa ekzisto de Pollando. Sieroszewski revenis al Varsovio. Baldaŭ li denove fariĝis la malliberigito de la 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo pro partopreno en nelegala manifestacio antaŭ la freŝe malkovrita monumento de Adam Mickiewicz. Por eviti la denovan ekzilon Sieroszewski akceptis la proponon de la Rusa Geografia Societo alte taksanta liajn etnografiajn laborojn inter jakutoj  kaj partoprenis en la jaroj 1903–1904 sciencan ekspedicion al la Malprokisma Oriento, kio ebligis esplori la vivon de la  tieaj nacioj.  I.a. li ankaŭ direktiĝis esplorcele  al la japanaj insuloj kaj en 1903 sur Hokkaido kune kun Bronisław [bronisŭav]Piłsudzki li gvidis esplorojn pri ajnoj. En 1904 tra Koreio, Ĉinio, Cejlono kaj Egipto li revenis al Varsovio. Dum revolucio 1905 Sierszewski denove estis malliberigita en Pawiak kaj en la 10a Pavilono de la Varsovia Citadelo.  Poste li foveturis kun sia dua edzino kaj tri filoj al Krakovo kaj Zakopane. En la jaroj 1910-1914 li loĝis en Parizo kaj tie li membriĝis en la Pafista Asocio kaj kiel ulano partoprenis la 1-an mondmiliton. Li krome soldat­servis en la legioj de Piłsudzki. En 1918 kiel la gvidanto de la Partio de Nacia Suverenco li fariĝis ministro pri informado kaj propagando.  Pli poste, en la jaroj 1927-30 li estis elektita la prezidanto de la Asocio de Pola Literaturistoj kaj en 1933 li fariĝi membro de Pola Literatura Akademio. Kiel menciite li verkis multajn romanojn, novelojn kaj librojn pri la vivo en la Malproksima Oriento kaj tial inter poloj li estas ĉefe konata kiel verkisto. Li aŭtoris kelkajn librojn kun scienca karaktero prikibantajn la vivon de aziaj socioj kiel jakutoj, koreoj kaj ajnoj. Inter ili tiu pri jakutoj havas apartan signifon.

El la elsendo 04.10.2013. Legas Barbara