La nomo de Kazimierz Funk ne ŝajnas esti vaste konata inter multaj poloj, dum temas pri mondfama pola, pli ĝuste pola-usona sciencisto, kies esploroj kaj malkovroj fundamentas konojn pri vivo kaj malsanoj de la homaj kaj animalaj organismoj. Li estis la unua malkovrinto de  vitaminoj kaj kreinto de la koncerna scienco. Dank’ al li jam de 101 jaroj funkcias la vaste uzata kaj kvazaŭ memevidenta difino „vitamino”, kiun li aŭtoras. La meritoj de Kazimierz Funk sur ĉi tiu kampo estas kompareblaj al aliaj gravaj malkovroj de la monda scienco, kiuj signas la  mejlopaŝojn en la evoluo de la homaro. En la tiama evoluetapo de la sciencoj pri fiziologio, aparte medicino kaj veterinario temis pri malkovroj kun fundamenta signifo influonta ilian evoluon kaj aplikotajn terapeŭtajn metodojn.

Kazimierz Funk naskiĝis komence de 1884 en Varsovio, de kie li direktiĝis studcele al Svislando. Post la studoj pri biologio en Ĝenevo kaj pri kemio en Berno li doktoriĝis tie en 1904 sub la gvido de profesoro Stanisław Kostanecki. Tie li komencis  laborojn dediĉitajn ĉefe al sintezo de estrogeno. Post la diplomitiĝo kiel kemiisto li laboris laŭvice en Pasteur-Instituto en Parizo, en la Berlina Univeristato kaj en du aliaj studcentroj en Britio. Siajn sciencajn laborojn li daŭrigis en Usono, elmigrinte tien en 1915. Post la 8-jara estado en Usono en 1923 Kazimierz Funk revenis al Pollando eklaborinte en la Ŝtata Instituto pri Higierno, gvidante tie la Biokemian Fakon. Sub lia gvido la Instituto evoluis al grava scienc­esplora centro. 5 jarojn poste Kazimierz Funk entreprenis la laboron en la pariza Insituto Casa Biochemico, kiu laboro daŭris ĝis la eksplodo de la 2-a mondimilito. En 1940 li denove elmigris al Usono. Tie li restis ĝis la vivofino en 1967 neniam kontestante sian polan devenon, ĉiam ĝin reliefig­ante, kvankam relative frue li akceptis la usonan civitanecon.

La temo de la scienc­esploraj laboroj de Kazimierz Funk estis vaste komprenata biokemio kun aparta konsidero de vitaminologio, kies fundamentojn li metis. Jam en 1912 post pluraj esploroj li akiris la biologie aktivan substancon, kiun li nomis vitamino el la derivaĵo de du latinaj vorto „vita”-vivo kaj „amine”- aminogrupo, kiun li konstatis en la malkovrita de si substanco. Li difinis ĝin kiel la vitaminon B ankoraŭ ne sciante, ke temas pri kombinaĵo de kemiaĵoj aktive influantaj vivajn organismojn, necesaj por la normala vivo kaj evoluo de homoj kaj bestoj. Funk apartigis vitaminon B1 unue el la branoj de la bruna rizo. Liaj esploroj ebligis tamen malkovri ĝian ĉeeston en diversaj aliaj nutraĵoj kiel gisto, lakto aŭ la bova cerbo. Funk okupiĝis pri kuracado de personoj suferantaj avitaminozon antaŭvid­ante, ke manko de vitaminoj povas kaŭzi diversajn malsanojn kiel rakiton, skorbuton, pelagron. Plimulton de siaj ĉi-rilataj esploroj Funk efektivigis en Pasteur-Intituto en Parizo ankoraŭ antaŭ la 2-a mondmilito. Dum sia unua estado en Usono Kazimierz Funk laboris pri utiligo de vitaminoj kuraccele, reveninte al Pollando en 1923 li i.a. okupiĝis pri apartigo de insulino, pri influo de la vitamino B1 je karbo­hidrata metabolo kaj li faris esplorojn pri niacino (vitamino B3). Sekve dum laŭvica estado en Parizo li okupiĝis pri esploroj rilate hormonojn, li difinis la elementan  strukturon de tiaminoj kaj kiel la unua finfine li apartigis niacinon, alivorte vitaminon B3. Funk gvidis krome esplorojn pri diabeto, tumoroj kaj biokemio de tumoroj. En sia lasta vivetapo en Usono li dediĉis sin al la esplorado de kancero­kaŭzoj.

Kazimierz Funk per siaj esploroj kaj esplor­rezultoj revoluci­igis gravan parton de biokemio kaj medicino, aparte rilate vitaminologion, diabet­ologion kaj onkologion. Gvidante siajn esplorojn Funk kunlaboris (ĉefe en Usono) kun  kelkaj farmaciistaj firmaoj pri medikamentoj bazitaj sur liaj sciencaj malkovroj kaj eksperimentoj. La trapason kaj rezultojn de siaj esploroj li prezentis en kelkcent sciencaj publikaĵoj, disertaĵoj kaj kelkaj libroj, el inter kiuj la plej grava estas lia verko „Die Vitamine”. Aktuale la farmacia industrio pere de sintezo produktas plimulton de vitaminoj necesaj por la viva organismo. La antaŭ­kuriero de konoj pri la neceso kaj apliko de vitamnioj en nia vivo estis polo, Kazimierz Funk, la pola-usona sciencisto, kiu sian sciencistan laboron kaj eksperimentojn realigis ankaŭ en Svislando, Germanio, Britio kaj Francio.

El la elsendo 18.10.2013. Legas Barbara