Ludu

Kun Arlette kaj Edmond Plutniak el Francio ni ne sole kundividas la impresojn pri la E-Semajno en la hispana Lloret de Mar, sed ankaŭ informas pri la baldaŭa 2-a E-Rendevuo en Stella Plage en Francio (http://arrasesperanto.free.fr/).

La 277-a E-elsendo de la Pola Retradio komenciĝas per aktualaĵoj. Ni informas pri la morto de la unua post­komunista ĉefministro de Pollando, Tadeusz Mazowiecki, pri interveno de svisaj sindikatoj defende por polaj laborantoj kaj pri helpo de Eŭropa Komisiono por Sirio. La mardaj temoj el la pola gazetaro rilatas al miloj da rifuĝantoj el Oriento ĉe la polaj limoj kaj pola aranĝaĵo por produktado de grafeno. En scienca bulteno ni donas la atenton de inventaĵo de polaj lernejanoj. Temas pri poŝlampo por blinduloj. Al demenco ni revenas en la kunteksto de influanta ĝin obezeco.

Muzike ni ĉerpas denove el la koncerto de “Montjuit” kadre de la 21-a Semajno de Kulturo kaj Turismo dum kiu aranĝo ni renkontiĝis kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj.

Tradicie en unuopaj rubrikoj estas legeblaj kaj paralele aŭskult­eblaj novaĵoj, sciencaj informoj kaj interparolo kun ge-roj Plutniak.