Dimanĉe venis malĝojiga informo pri la morto de konata pola E-aktoro Jerzy Fornal. Li mortis la 31-an de aŭgusto 2013 havante 86 jarojn. Facile estus diri – bela aĝo. Sed tiuj, kiuj konis lin scias kiom suferoplena estis la lasta jaro de lia vivo, jaro turmente soleca post la forpaso de lia edzino Zofia Banet-Fornalowa. Nur 19 tagoj restis ĝis la unua rondcifera datreveno de ŝia morto. Pola E-movado, la tutmonda E-komunumo kaj ĝia kulturo notas laŭvican doloran perodon.

La datoj de la pasintjara forpaso de Zofia kaj la nunjara de lia morto nur je kelkaj semajnoj anticipas alian daton gravan por la E-kulturo, aparte por la E-teatro, kiu estas la 27-a de septembro. Nunjare temas pri la 107-a datreveno de la unua teatra E-prezento, kiu estis “Brandfaristo” laŭ Leo Tolstoj.

Jerzy Fornal relative malfruaĝe eniris la terenon de E-teatro, ĉar nur en la 1982-a. Tiu ĉi profesia aktoro, diplom­iĝinta en la prestiĝa varsovia Ŝtata Supera Teatra Lernejo patronecata de Zelwerowicz estis membro de 8 diversaj teatraj trupoj. Aparte notinda estas la fakto, ke kiel  la 30-jaraĝulo Jerzy Fornal eniris en la konsiston de la unua kolektivo de la  fama mondskale Pola Pantomima Teatro de Henryk Tomaszewski en Vroclavo. Ĉiu premiero de Tomaszewski enkorpig­anta liajn specifajn artajn viziojn estis grava evento en la pola teatra vivo. Akiritaj spertoj en la pantomima teatro de Henryk Tomaszewski, la alproprigitaj tie pantomimaj esprim­rimedoj lasis firman kaj deĉifreblan spuron en la rolado de Jerzy Fornal.

En la 1980-a jaro post la emeritiĝo de Zofia Banet-Fornalowa la geedza paro translokiĝis el Vroclavo al Varsovio. Tiu momento gravis en ilia vivo. Por Zofia Banet-Fornalowa ĝi signifis komencon de ŝiaj historiaj font­kribradoj, por Jerzy Fornal – kiu tiam estis aktoro de la varsovia Nacia Teatro – debuton per E-teatro. Sekve li famiĝis prezentiĝ­ante dum diversaj kulturaj E-aranĝoj en Pollando, turneante tra Svedio kaj Danlando, Nederlando, Francio kaj Britio prezentiĝante i.a. en Vieno, Sofio, Berlino, Moskvo, Bonaero, Linz, Tomsko, Ateno kaj Kaŭnas. En sia E-repertuaro Jerzy Fornal havis 13  spektaklojn. Printempe de la 1991-a li inaŭguris en Varsovio unupersonan Teatron Espero, kadre de kiu li prezentis unu fojon monate E-spektaklon. Antaŭ ĉiu el ili lia edzino, Zofia prezentis bildojn el la historio de la E-Teatro kaj gvidis kultur­temajn konversaciojn.

Komence la spektakloj de la E-teatro de Jerzy Fornal estis okazantaj en la varsovia artpicejo “El Molino”, sekve en la artgalerio “Nusantara” prezentanta la popolarton el la Pacifika Regiono. La 7-an de junio 1999 Jerzy Fornal prezentis tie omaĝe al la 75a naskiĝ­datreveno de William Auld kaj Marjorie Boulton la enscenigon de ilia kunverko “Rimleteroj”. Estis al mi agrable konfirmi, ke per ĉi tiu spektaklo Jerzy Fornal faris etan escepton en la koncepto de sia unupersona teatro invitante min kunroli pervoĉe en la rimleteroj aŭtoritaj de Marjorie Boulton. Kvankam neniam realiĝis la proponata de mi aktora studio por E-parolantoj sub la gvido de Jerzy Fornal en Varsovio li tamen gvidis kurseton pri la aktora/sceneja moviĝo dum la 27-a eldono de ARKONES en la pola Poznano.

La informo pri la forpaso de la karmemora Jerzy Fornal signifas ne sole gravan perdon por la pola E-komunumo, sed ankaŭ gravan perdon sur la kultura kampo de la tutmonda esperantistaro.

El la elsendo 10.09.2013. Barbara Pietrzak