Ludu

Nova filmo pri la Varsovia Insurekcio-1944 kaj la 56-a Festivalo de la Nuntempa Muziko „Varsovia Aŭtuno” estas la ĉi-semajnaj kulturaj aktualaĵoj. Pri populareco de UEA-profilo en la socia retejo Facebook ni informas sekve. La 264-a E-elsendo de Pola RetRadio ĉe: www.pola-retradio.org enhavas ĉi-semajne ampleksan leterkestan rendevuon. Spite malbelan, aŭtunecan veteron en Pollando la kanto de Alejandro Cosavella „Paco-pipoj” el lia KD „Hej” ebligas pluĝui la someran etoson.

La kulturaj aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „novaĵoj”.