Ludu

La baldaŭa Tago de la E-Teatro estas la okazo interparoli kun nia hispana aŭskultanto Suso Moinhos, gvidanta interesan paĝon pri la E-Teatro http://www.esperanto-teatro.blogspot.com.es. Komene en aktualaĵoj ni donas la atenton al FAO-raporto pri malŝparado de nutraĵoj kaj al protesto de uniaj farmistoj kontraŭ importo de ĉina mielo. En la 267-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org vi trovas krome temojn el la pola gazetaro kaj en Scienca Bulteno ni informas pri altiĝo de eŭropanoj dum 110 jaroj kaj pri dependeco inter la konsumado de ruĝa viando kaj demenco.

La komencaj informoj kaj tiuj el la scienca bulteno estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblajen koncernaj rubrikoj. Ankaŭ la interparolo kun Suso Moinhos estas aparte aŭskultebla en la rubriko Antaŭ nia mikrofono.