Ludu

10 tagoj restis por aliĝi al la Instruista Trejnado en la Universitato de Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando. Tio estas ĉeftemo de nia interparolo kun prof-ino Ilona Koutny. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj – en kiuj dominas tiuj pri la aktuala situacio en la mondo,  militminaco en Sirio kaj la sekvoj de katastrofo en Fukushima. La novan lernojaron traktas novaĵoj kaj temoj el la pola gazetaro. Scienca bulteno informas pri la 10-jariĝo de skajpo  kaj pri la abelaj antenoj kiel socia komunikilo. Ĉio ĉi aŭdeblas ĉe www.pola-retradio.org. Tie jam estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj – en koncernaj rubrikoj – novaĵoj kaj scienca bulteno.