Tropikaj temperaturoj en Pollando kaj en Varsovio fine de julio kaj en la ĵusaj aŭgustaj tagoj forpelas la urbo­loĝanojn al feriejoj en la montaroj, apud Baltikon kaj al la lagoj, eksterlanden. Iuj sufloras, ke plej agrable estas pasigi la varmo­apogeon en preĝejoj. Sendube ne malbona ideo, konsiderante la koncertan sezonon kaj la eblon kombini la refreŝigan sanktejan malvarmeton kun la muzikĝuado, kiel i.a. en la Varsovia preĝejo de Sankta Anna, kiu je la tagmezo invitas por koncertaj de orgenmuziko. Sed direktiĝante tien de la t.n. dekstra­borda Varsovio la rigardon altiras ĉiam pli da plezurŝipoj navigantaj laŭ Vistulo kaj…. homplenaj plaĝoj.

Ne mirige. Varsovio kiel unu el malmultaj ĉefurboj en Eŭropo fieras pri naturaj sablaj plaĝoj. Iliaj valoroj estis aprecitaj de National Geographic en ĝia rangolisto de la plej belaj urbaj plaĝoj en la mondo. Laŭ ĝiaj ekspertoj plaĝoj apud Vistulo estas ideala loko por refreŝiĝo, somera pigrumado kaj ripozo for de la ĉiutagaj zorgoj. Verdire plaĝumadon ĉe la Vistula Bordo de Saska Kepa-kvartalo mi mem memoras el la propra infanaĝo, kiam la tutaj familioj piknikis ĉe la Vistula riverbordo. Bedaŭrinde sekvinta industriigo de Varsovio – fabiketoj, etaj uzinoj, ekologia subzorgo – devigis forgesi pri la ripozo vistulporde.  Nun denove la ĉefurbaj plaĝoj ĝuas ĉiam pli grandan popularecon kaj surprizas promen­antojn laŭ Poniatowski-ponto rigardantajn iom nekredeme sabloblankajn plaĝojn kreiĝintajn en la centro de la pola ĉefurbo. Nun funkcias tri plaĝoj. En  mia kvartalo Saska Kępa, apud Poniatowski-ponto kaj en la kvartalo Żoliborz. Vastaj plaĝoj disponigas al la ripozantoj ne nur kuŝfotelojn kaj ombrelojn, sed ankaŭ direktas al ili vastan oferton praktiki subĉielajn sportojn, eblecon lui rostilojn kaj pasigi vesperojn en la lokaj knajpetoj. Sed per tiuj jam pretaj servoj la oferto por la varmaj someraj tagoj ne finiĝas. Nome la nun realigata projekto La Varsovia Vistulo invitas la urbo­loĝantojn al civitanaj konsultoj pri pluaranĝado de plaĝoj ĉe diversaj urbopartoj, kiel daŭre Saska Kępa kaj Żolibórz. La plej konsultoj proksimaj okazos jam semajnfine.

Ne ĉiuj en Varsovio povas dum la labortagoj plaĝumi. La urboloĝantojn kaj turistojn  bele surprizas – kiam la temperaturoj superas 30 gradojn (lastĵaŭde estis 37 laŭ la Celsiusa skalo) – la funkciig­ataj plurloke en Varsovio fare de la urbaj kanaliz­servoj – refreŝigaj akvoŝprucoj rekte el la urba akvoreto. Ili refreŝigas la aeron kaj la preterpasantojn, sed la plej ĉarmaj kaj allogaj estas la Varsoviaj fontanoj. Ŝajne ne ekzistas ilia kompleta, unuloka registro, sed ili funkcias en ĉiuj kvartaloj. Kelkaj el inter ili – kiuj logas unuavice patrinojn kun infanoj – troviĝas en la urbocentro, i.a.  en la Saksa Parko. Pli nova,  en la sama regiono troviĝas ĉe la ronda korto de unu el la plej modernaj Varsoviaj konstruaĵoj Matropolitan sur Pilsudzki-Placo.  La konstraĵo mem – malgraŭ persvadoj – ne konkeris la korojn de la Varsovianoj, kovrante la konstru­bulon de Teatro la Granda kaj malvastig­ante Piłsudzki-Placon, kiu ankoraŭ antaŭnelonge nomiĝis la Venko- Placo. Tamen la stirata komputile sur ĝia interna korto fontano estas ĉarma intimloko en la koro de Varsovio, vespere transformiĝ­anta en koloran akvo­dancejon.

Aludante al la fontanoj de Varsovio mi nepre diru pri la plej granda fontana atrakciaĵo de la pola ĉefurbo. Temas pri Multmedia Fontano-Parko aŭ alinome pri Dancantaj Fontanoj situantaj flanke de la maldekstra­borda Vistulo, piede de la novurbkvartala eskarpo. Iam tiuloke troviĝis renforma akvo­receptaklo. Nun temas pri komplekso de kvar fontanoj inaŭgurita antaŭ du jaroj lige kun la 125-jariĝo de la Urba Akvodukta kaj Kanaliza Entrepreno. La suma surfaco de la akvospegulo de la Dancantaj Fontanoj en Varsovio egalas al 2870 kvadrataj metroj. La ĉefloko de la Fontanoparko estas multmedia fontano kun la alteco de 10 metroj, sur kiu eblas prezenti filmojn kaj laserajn demonstrojn. Ĝi estas la ligo­elemento inter la unuopaj parkopartoj. Dum la vendredaj kaj sabataj vesperoj je la 21-a horo aŭ 21.30 okazas tie multmediaj spektakloj laŭ la stilo „Akvo-Lumo-Sono” utiligantaj LED-lumojn kaj laserojn. Apud fontanoj troviĝas la monumento de Wilian Heerlein Lindley, la projektino de la kanaliza reto de Varsovio, kiu en 1886-a funkciigis la Varsovian Kanalizon.

La la ĉefideo de la Vsrdovi Fontano-Parko estis la variigi la turisman oferton de la Varsovia Malnovurba Kvartalo kaj revivigi la Vistulan Bulvardon laŭ la koncepto de la lasta antaŭmilita prezidanto de Varovio, Stefan Starzyński – direkti la rigardon de Varsovio al ĝia rivero, Vistulo. Tio nun parte realiĝis. Do ankaŭ vi dum via vizito en Varsovio ne maltrafu tiujn spektakl­ecajn prezentojn, kiuj daŭras ĝis la fino de septembro.

El la elsendo 09.08.2013. Legas Barbara