Ludu

Al la Rejkjavika UK en la 256-a E-elsendo de la Pola ReRadio ni referencas per sondokumenta saluto de TEJO, dezirante samtempe sukcesojn al la komenciĝonta lunde en Nazareto, Isrealo – IJK.  Ĉe la adreso: www.pola-retradio.org per aktualaĵo ni referencas  al la pasintaj lastĵaŭde datreveno de la Varsovia Batalo kaj samtaga religia festo de la Ĉielpreno. Kulturaj informoj koncernas la forpasintan hieraŭ  Sławomir Mrożek kaj legokampanjon de polaj libroj en la kanada Vankuvero. La fina Leteresto traktas la lastajn korespondaĵojn de niaj aŭskultantoj.

La tekstoj de kulturaj novaĵoj  troviĝas en la rilataj rubrikoj, kie eblas samtempe ilin legi kaj aŭskulti.